Ronald Fisher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1890 en East Finchley |
Morto | 29-an de julio 1962 (72-jaraĝa) en Adelajdo |
Mortokialo | kojlorektuma kancero |
Tombo | St Peter's Cathedral |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo • Lernejo Harrow • Kolegio Gonville kaj Caius |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Ruth Eileen Guinness |
Infano | George Fisher Fisher |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • genetikisto • statistikisto • astronomo • biologo |
Sir Ronald Aylmer FISHER RSL[1] (17a de Februaro 1890 – 29a de Julio 1962) estis brita polimato aktiva kiel matematikisto, statistikisto, biologo, genetikisto, kaj akademiano.[2] Pro sia laboro en statistiko, li estis priskribita kiel "genio kiu preskaŭ sole kreis la fundamentojn por la moderna statistika scienco"[3] kaj "la sola plej grava figuro en la statistiko de la 20-a jarcento".[4] En genetiko, lia laboro uzis matematikon por kombini Mendelan genetikon kun la natura selektado; tio kontribuis al la revivigo de darvinismo en la revizio de la komenco de la 20-a jarcento de la teorio de evolucio konata kiel moderna sintezo. Pro siaj kontribuoj al biologio, Fisher estis nomita "la plej granda el la posteuloj de Darwin".[5]
El 1919, li laboris en la esplora agrikultura Eksperimenta Stacio Rothamsted dum 14 jaroj;[6] tie, li analizis ĝian emorman korpuson de datumoj kolektitaj el kultiveksperimentoj ekde la 1840-aj jaroj, kaj disvolvis la analizon de varianco (ANOVA). Li establis sian reputacion tie en la sekvaj jaroj kiel biostatistikisto. Kun J. B. S. Haldane kaj Sewall Wright, Fisher estas konata kiel unu el la tri ĉefaj fondintoj de populacigenetiko.
Fisher kreis la konceptojn de "sufiĉeco", "komplementa statistiko", la diskriminantan analitikon de Fisher kaj la "informaron de Fisher".[7] Li ankaŭ stampis la terminon "nula hipotezo" dum la eksperimento de la "Sinjorino tegustumanta", kio "estas neniam pruvita aŭ establita, sed ĝi estas eble dispruvita, laŭ la daŭro de la eksperimentado".[8][9]
En sia libro de 1930 nome The Genetical Theory of Natural Selection (La genetika teorio de natura selektado), li aplikis statistikon al variaj biologiaj konceptoj kiel la "principo de Fisher"[10] (kion A. W. F. Edwards nomis "probable la plej fama argumento en evolucia biologio") kaj la "modelo de natura selektado pere de masklornamo de Fisher",[11][12][13][14][15][16] koncepto pri seksa selektado pri pozitiva reenfuĝa efiko troviĝanta en evolucio.
Fisher tenis fortajn opiniojn pri raso kaj eŭgeniko, insistanta pri rasaj diferencoj. Kvankam li estis klare eŭgenikisto, estas iom debato ĉu Fisher apogis aŭ ne apogis sciencan rasismon. Li estis Profesoro Galton pri Eŭgeniko en la University College London kaj redaktoro de la faka gazeto Annals of Eugenics.[17]