Reunio | |||||
---|---|---|---|---|---|
La Réunion | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Oficiala nomo: Département d'Outre-Mer de la Réunion | |||||
Ŝtato | Francio | ||||
Departementoj | La Réunion (974) | ||||
Akvejo | Hinda oceano | ||||
Najbaras kun | Hinda Oceano | ||||
Gravaj urboj | Saint-Denis, Saint-Benoît, Saint-Paul, Saint-Pierre, Le Tampon | ||||
Koordinatoj | 21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo)-21.11444444444455.5325Koordinatoj: 21° 7′ S, 55° 32′ O (mapo) | ||||
Prefektejo | Saint-Denis (Reunio) | ||||
Plej alta punkto | Najlo de Neĝo [+] | ||||
Akvokolektejo | 2 512 km² (251 200 ha) [+] | ||||
Areo | 2 512 km² (251 200 ha) | ||||
Loĝantaro | 833 944 (2012) | ||||
Denseco | 331,98 loĝ./km² | ||||
Prefekto | Jacques Billant | ||||
Regionestro | Huguette Bello | ||||
Horzono | UTC+04:00 | ||||
ISO-kodo | RE, FR-974 | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Pitons, cirques et remparts de l’île de la Réunion | ||||
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo | ||||
Jaro | 2010 (34) | ||||
Numero | 1317 | ||||
Kriterioj | vii, x | ||||
Lingvoj | franca, Reunia kreola lingvo | ||||
|
|||||
Reunio | |||||
Vikimedia Komunejo: Réunion [+] | |||||
Retpaĝaro: http://www.regionreunion.com/fr/spip/ | |||||
Reunio (france La Réunion) estas vulkana insulo situanta je la suda oriento de Afriko en la suda duonglobo. La klimato estas tropika. La loĝantaron konsistigas Eŭropanoj (precipe Francoj), Afrikanoj (ĉefe el Madagaskaro), Hindoj (Guĝaratanoj kaj Tamiloj) kaj homoj el suda Ĉinio. Reunio estas transmara departemento kaj regiono de Francio kaj ekster-Eŭropa teritorio de Eŭropa Unio.
La departemento entute havas 24 komunumojn.
La vulkana insulo (apartenanta al la Maskarenoj) estas 50 km-ojn larĝa kaj 70 km-ojn longa. Ĝi troviĝas je 800 km-oj oriente-sud-oriente de Madagaskaro. La ĉefaj vulkanoj estas Piton de la Fournaise kun 2631 m-oj alto (ankoraŭ aktiva), dum Piton des Neiges (ne plu aktiva) estas la pinto de la insulo kun 3070 m-oj alto. Ili estas kovritaj de densa arbaro. Reunio estas parto de la ekologia regiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj.
La insulo havas grandan havenon (Le Port) kaj du flughavenojn (Gillot kaj Pierrefonds).
Longe la insulo ne estis loĝata. En la 10-a jarcento arabaj ŝipistoj trovis ĝin, sed ili ne profitis. La portugalo Diogo Dias malkovris ĝin en 1507, sed ankaŭ Portugalio ne profitis. En 1638 la francoj akiris ĝin. Onidire la unuaj loĝantoj estis 3 matrosoj punitaj je 3 jaroj. La revenintaj ŝipistoj konstatis, ke la matrosoj estas en bonaj kondiĉoj, do la insulo konvenas por koloniadi. La loknomo iĝis en 1640 insulo Bourbon. La unuaj veraj loĝantoj alvenis en 1642, poste alvenis ankaŭ sklavoj, kiuj kulturis kafon kaj sukerkanon. La insulo iĝis grava dumvoja haveno inter Hindio kaj Eŭropo. Ekde 1973 Reunio estas grava milita bazo de Francio. En 2007 oni traboris la monton, kie aŭtoj trafikas kaj kanalo liveras akvon al tiuj insulopartoj, kie mankas la akvo.