Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Ĉi tiu artikolo temas pri arto paroli kaj konvinki. Por esperantlingva libro rigardu la paĝon Retoriko (libro).

Retoriko (greka: ρήτωρ, rhētōr) aŭ oratorarto, estas la arto konvinki kaj persvadi homojn per trafa kaj elokventa publika parolado aŭ skribado[1]. La radiko de la vorto devenas de la greka ῥητορικὴ [τέχνη] kiu plimalpli signifas 'parolarto'. La origina signifo de la vorto retoriko  - la scienco pri elokventeco  - poste etendiĝis al la teorio de argumentado.

Oni povas kompreni retorikon kiel:

  1. Esprimi sin parolante por konvinki aliajn (retoriko kiel aktiveco). Retoriko kiel aktiveco estas la baza homa faraĵo kaj observeblas ĉiam en ĉiuj kulturoj.
  2. La arto, en kiu oni studas kaj okupiĝas pri konvinka paroleco, ĉi-sube stilistiko, argumentado, estetiko (retoriko kiel fako). Retoriko kiel fako estas specifa historia tradicio, kiu ligiĝas al specifaj kulturoj en Eŭropo kaj iliaj kolonioj, ĉefe en Nordameriko. Estis en la antikva Ateno (en la kvara jarcento a.K.E, ke oni unue komencis diskuti la arton de konvinkeco sub la nomo retoriko. Eŭropa retoriko komenciĝis en la antikva Grekio, en la lernejoj de la sofistoj, kiuj praktikis elokventecon kaj kolektis stilajn kaj gramatikajn regulojn. Retoriko disvolviĝis sub la influo de Aristotelo, Cicerono kaj Kvintiliano .
  3. En ĉiutaga lingvo, la vorto retoriko ofte uziĝas kiel parola formo kontraste al enhavo ("nur estas retoriko", "malplena retoriko"). Tiu uzado rilatas al la malnova klasika diskuto inter retoriko kaj filozofio (Platono) kaj parte al la okupiĝo pri naivecaj kaj neartaj diraĵoj de la romantikisma periodo.

La klasika retorika sistemo

Retoriko estis ekde ĉirkaŭ la 5-a jarcento a.K.E. vera fako, kun instruistoj kaj ellaborita lernsistemo[2]. La libro "Institutio oratoria" de Kvintiliano povas esti konsiderata kiel la rezulto, kaj eble ankaŭ la kulmino de kvin jarcentoj da teorioj kaj edukado en elokventeco, "diris Piet Gerbrandy[3].

La tri parolĝenroj:

La kvin laborfazoj:

Talens dele:

De fire staseis (sagsstillinger):

De tre stillejer:

De fem stilkvaliteter:

Ŝlosilpersonoj

Famaj parolverkistoj

Jon Favreau, parolverkisto de la Barack Obama. En Germanujo trejnas ulojn retorike i.a. Michael Rossié.

Paroltimo

Kursoj pri publika parolado kaj trejnado pri amaskomunikiloj supozas, ke homoj jam kuraĝas paroli. Neglektita temo rilate al retoriko estas la fakto ke multaj homoj tim(eg)as fari prelegon antaŭ publiko. Plej okulfrapa estas la fizika streĉo (ŝanceliĝema voĉo, ruĝiĝo) [4]. Ĉar tiu timo povas esti lamiga, necesas unue lerni akcepti timon kiel aspekton de retoriko kaj post publke paroli, paroli (Vidu Speak,Speak) sentime en tiucela ekzercejo. Antaŭ ol partopreni en tia preparkurso al kurso de retoriko, tiaj homoj havas avantaĝon antaŭe sekvi konduto-terapian kurson por lerni kompreni la kognan aspekton de timo. En la filmo "The King's Speech" reĝo Georgo la 6-a de Britio transiris de balbutulo al oratoro danke al lecionoj kiujn li ricevas de parolterapiisto, kaj poste inspiras tutan nacion per unu sola parolado.

Bibliografio

(Esperanto) "Retoriko" estas la titolo de tiutema verko de Ivo Lapenna, aperinta en 1950.

(nederlanda) 'Meestersprekers', Farah Nobbe kaj Natalie Holwerda, 2010, Academic Service, EAN 9789052617350

(germana) Wir sind nicht auf der Welt, um zu schweigen. Eine Einleitung in die Rhetorik, Josef Kopperschmidt, De Gruyter, Berlin / Boston 2018, ISBN 9783110548907.

(franca) Dire et ne pas dire: principes de sémantique linguistique, Oswald Ducrot, 1991, Parizo, 326 p., ISBN 2705659080

Filmografio

'The King's Speech' (La parolado de la reĝo)

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. (en) "Rhetoric - Examples and Definition of Rhetoric", Literary Devices, la 10-an de julio 2013.
  2. (nl) Claes, Paul & Hulsens, Eric, Groot retorisch woordenboek, lexicon van stijlfiguren (2015), pp. 7 - 9. ISBN 978 94 6004 199 0.
  3. (nl) Marcus Fabus Quintilianus, De opleiding tot redernaar, vertaald, ingeleid en van aantekeningen voorzien door Piet Gerbrandy (2001), 9 - 22, 342, 394, 583. ISBN 90 6554 423 2.
  4. (nl) Jann Ruyters, Spreekangst? Je stelt jezelf te hoge eisen, nederlanda taggazeto Trouw, la 5-an de marto 2011, alirite la 14-an de januaro 2021.
La fontoj de ĉi tiu artikolo pri parolarto ne sufiĉas. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Junio 2020)Komento: verŝajne tradukita el alilingva Vikipedio


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvistiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).