Postmortaj Verkoj (titolo de la franca originalo Œuvres Posthumes) estas kolekto de tekstoj, verkitaj de Allan Kardec, kaj publikigitaj post lia morto en la jaro 1890 fare de la Pariza Societo de Spiritismaj Studoj.[1] Ĝia traduko al Esperanto aperis en 2020 danke al eldona kunlaboro de Societo Lorenz kaj Brazila Spiritisma Federacio.