Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de birdoj de pluraj genroj ene de la familio "Corvidae". Por genro de birdoj Pigo (latine "Pica") rigardu la paĝon Pigo. Por mezurunuo legu la artikolon Pigo (mezurunuo). |
Pigoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Korvedoj. La plej konataj specioj estas tiuj de la genro Pica. Sed ankaŭ aliaj genroj estas kutime nomataj kiel pigoj.
Holarktaj (blankonigraj) pigoj
Orientaj (bluverdaj) pigoj
Blua pigo
La Nigra pigo, Platysmurus leucopterus, spite sian nomon, ne estas pigo, sed arbopigo. Arbopigoj estas distinga grupo de korvedoj ekstere similaj al pigoj.
La Aŭstralia pigo aŭ Flutopigo, Gymnorhina tibicen, estas rimarkinde senmakula, kun nigroblanka plumaro rememoriga de la Eŭropa pigo, sed ĝi ne estas korvedo.