Piero della Francesca | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1414 en Sansepolcro |
Morto | 12-an de oktobro 1492 (77-jaraĝa) en Sansepolcro |
Lingvoj | latina • itala |
Okupo | |
Okupo | pentristo • matematikisto • artoteoriisto |
Verkoj | Madonna di Senigallia Resurekto Madono de la akuŝo |
Piero della Francesca [PJEro DEla franĈEska] (* proksimume 1416[1] en Borgo San Sepolcro (nun: Sansepolcro), Toskanio; m. 12-an de oktobro 1492 samloke; fakte Pietro di Benedetto dei Franceschi, ankaŭ Pietro Borgliese) estis itala pentristo de la frurenesanco, artoteoriisto kaj matematikisto.
Aparte arthistorie gravaj estas liaj freskoj en la preĝejo San Francesco en Arezzo, kiuj estis restaŭritaj ekde 1991 ĝis 1996: La sonĝo de Konstantino, La reĝino de Saba adoras la krucolignon (ambaŭ en la ciklo „Legendo de la vera kruco“). Plua fresko troviĝis kun sia mondfama Madonna del Parto (Madono de la nasko) en la pentrinda vilaĝo (10 km sude de Sansepolcro en Toskanio) en la tiea kapelo. Ekde la multekosta restaŭrado en 1992/93 oni povas rigardadi la freskon en aparte instalita muzeo en la iama bazlernejo de Monterchi.
Pluaj famaj verkoj estas Baptado de Kristo, Pala Montefeltro, Il doppio ritratto dei duchi di Urbino: Battista Sforza e Federico da Montefeltro, e i Trionfi, same kiel la Releviĝo de Kristo.
Li verkis grandaĝe ankaŭ gravajn artteoriajn librojn, kiuj unuavice okupiĝas pri perspektivo, geometrio kaj trigonometrio: De prospectiva pingendi kaj Libellus de quinque corporibus regularibus. Piero della Francesca estis la unua pentristo, kiu provis solvi perspektivajn problemojn helpe de matematiko resp. perfektigi la traktadon de perspektivo per geometriaj kaj matematikaj rimedoj. Krome en Biblioteca Laurenziana en Florenco ekzistas traktaĵo de li nome Del Abaco.
Al liaj lernantoj supozeble apartenus Luca Signorelli kaj Pietro Perugino same kiel matematikisto Luca Pacioli (proksimume 1445-1514).
Sian testamenton li skribis la 5-an de julio 1487. Kvin jarojn poste li mortis blindiĝinte kaj soliĝinte en sia naskiĝloko.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Piero della Francesca en la germana Vikipedio.