Futbalpilko
Rugbepilko

Piedpilko estas pilko, kiun oni uzas por piedpilkado, grupo da sportaj fakoj dum kiuj gravas movi pilkon per la piedoj de la sportantoj. Laŭ la speco de piedpilkado, grandeco kaj formo de la pilko varias. Tradicie el ledo, ili nun preskaŭ ĉiam estas el sinteza materialo kun guma tego. La plej konataj formoj de piedpilkado estas futbalo kaj rugbeo.

Oni ofte uzas la vorton piedpilko anstataŭ piedpilkado, kiu tamen estas evitinda, ĉar la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, kaj ĉar ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto.

Famaj piedpilkoj


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri sporto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).