Petro la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝo de Portugalio | |||||
Regado | 1683-1706 | ||||
Antaŭulo | Afonso la 6-a, lia frato | ||||
Sekvanto | Johano la 5-a, lia filo | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1648 en Ribeira Palace, Lisbono, Portugalio | ||||
Morto | 9-an de decembro 1706 (58-jaraĝa) en Alcântara, Lisbono, Portugalio | ||||
Tombo | Pantheon of the House of Braganza vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Braganza vd | ||||
Patro | Johano la 4-a de Portugalio vd | ||||
Patrino | Luisa de Guzmán vd | ||||
Gefratoj | Teodozio, princo de Brazilo • Afonso la 6-a • Catherine of Braganza • Infanta Joana, Princess of Beira • Ana de Bragança • Manuel of Braganza vd | ||||
Edz(in)o | Maria Francisca of Savoy • Maria Sofia de Palatinato-Neuburg vd | ||||
Infanoj | Infanta Isabel Luísa of Portugal • Johano la 5-a • Infante Francisco, Duke of Beja • Infante Manuel, Count of Ourém • Franciskino Jozefino de Portugalio • Luísa, Duchess of Cadaval • Joseph, Archbishop of Braga • Johano, Princo de Brazilo • Infanta Teresa of Portugal • Miguel de Bragança • Infante António of Portugal vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | O Pacífico vd | ||||
Okupo | monarko vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petro la 2-a de Portugalio, kromnome "la Pacema", (Lisbono, 26-a de aprilo 1648 - Alcântara, 9-a de decembro 1706), estis regento kaj reĝo de Portugalio.
Li estis la plej juna filo de la reĝo Johano la 4-a. En 1668 li estis nomumita regento de lia frato Afonso ĉar tiu prezentis simptomojn de frenezeco, tuj post kiam Hispanio agnoskis la sendependon de Portugalio. Petro sendis sian fraton al ekzilo kaj surtroniĝis post la morto de tiu en 1683. Tiam la malkovro de minoj de arĝento en Brazilo permesis pligrandigi la trezoron de Petro kiu vidis sin kapabla dissolvi la Parlamenton en 1697 kaj regi sen la enspezoj, kiujn tiu havigis al li, dum sia tuta regado.
Dekomence Petro apogis Francion dum la Milito de hispana sukcedo (1702-1715), sed la 16-a de majo 1703, Portugalio subskribis traktaton kun Britio. Tiu traktato garantiis la privilegiojn komercajn de Portugalio pri vino kaj la britajn interesojn pri la komerco de teksaĵoj. En decembro de 1703, alianco formita de Portugalio, Britio kaj Aŭstrio invadis Hispanion. La aliancanoj konkeris Madridon el kiu urbo ili poste estis forpelitaj.
Petro ne nur posedigis la tronon de sia frato sed ankaŭ fine edziĝis al lia edzino, la reĝino Maria Franciska de Savojo Nemours. Ili havis unu filinon nome:
La reĝino mortis iom post la nasko de Isabel kaj, ĉar ŝi estis malsaneca infanino, la reĝo decidis denove geedziĝi. La elektita estis Maria Sofia de Palatinato-Neuburg, filino de princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Palatinato-Neuburg. Tiuj geedzoj havis ses gefilojn:
Petro havis ankaŭ tri eksteredzajn gefilojn: Kun Maria da Cruz Mascarenhas:
Kun Ana Armanda du Verger franca:
Kun Karla Franciska da Silva: