Penza | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • administra dividaĵo de Rusio • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Penza provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 440000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 492 376 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 696 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 12′ N, 45° 0′ O (mapo)53.245Koordinatoj: 53° 12′ N, 45° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 290,377 km² (2 903 7.7 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Penza [+] | |||||
| |||||
Penza (ruse Пенза, transliterumo en Esperanto: Penzo) estas la plej granda urbo en la Penza provinco (oblast, ruse: Пензенская область) kaj ĝia administra centro. La urbo kaj la tuta provinco apartenas al la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Ĝi situas ĉe la rivero Sura (ruse Сура) kiu enfluas dedekstre en riveron Volgo (ru: Волга)), je ĉ. 709 km (laŭvoje) sudoriente de Moskvo. Penza fondiĝis en 1663 kiel ĉelima setlejo de Rusio. Dum la sovetia periodo, la urbo estis regiona industria centro. La klimato en Penza povas esti tre fluktuema de +40 °C al - 40 °C. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 492 376 loĝantoj sur areo de 290,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 696 loĝantoj/km².Antaŭe, en 2002 temis pri 522 823 loĝantoj.[1]
Penza estis fondita en 1663 kiel landlimo sur la tiama sudorienta limo de Rusio. La urbo portas la nomon de la rivero, sur kiu ĝi estis origine konstruita. Ĉar Penza estis landlima urbo, la fruaj domoj ĉefe estis el ligno kaj konstruiĝis sen centra plano. La unuaj ŝtonaj domoj nur leviĝis komence de la 19-a jarcento.
Penza estas regiona edukadocentro. Krom 77 publikaj lernejoj, ekzistas ses universitatoj, inkluzive de teknika kaj agrikultura universitato, kaj pluraj altlernejoj, inkluzive de ekonomia kolegio kaj trejna instituto por artileriaj inĝenieroj.
Loka publika transporto inkluzivas aŭtobusoj, trolebusoj kaj marshrutkas (speco de taksioj).
La urbo estas grava nodo de fervojaj linioj kaj havas propran stacidomon.
Civila flughaveno (Penza-Ternovka) situas sude de la urbocentro. Penza estas kunligita ĉiutage kun la moskvaj flughavenoj de Domodedovo kaj Vnukovo . La flugoj estas operaciitaj de la rusaj kompanioj Ak Bars Aero, RusLine, Volga-Aviaexpress.
La urbo havas tri teatrojn kaj kvar muzeojn inter alie:
Muzeo Constantin Savitski kaj la muzeo kun nur unu pentraĵo, fondita en 1983, kiu estas la sola tia muzeo en la mondo. La aŭtoro de la ideo estis Georg Myasnikov (1926-1996).
La planetario (vidu apudan foton)
Asteroido eltrovita de la sovetia astronomo Nikolai Chernykh en 1978, portas la nomon 3189 Penza[2]
Okazos Esperanto-renkontiĝo en Penza de la 1-a ĝis la 5a de majo 2020 en la kadro de serio de Esperanto-renkontiĝo sub la nomo "Tempoj kaj urboj” dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en la vizitata urbo ekde la mezo de la 19a jarcento[3]. Lidia Petrovina Troitskaia (1923-1989) estis esperantistino kiu loĝisen Lunino, en la regiono de Penza[4]. Kelkaj esperantistoj el Penza grupiĝis kaj eldonas la blogon 'Blua Hondo'[5]
Ekde la dua mondmilito, la urbo funkciis kiel centro por la kemia armilara industrio[6].
Iom ekster Penza troviĝis la kemia armila fabriko Leonidovka kie estis stokitaj preskaŭ 7000 tunoj da nerva gasoĝis la jaro 2015[7]. El la periodo de Sovetunio estis stokita 40 mil tunoj da kemia armilaro en 7 lokoj en diversaj regionoj[6]. La fabriko por forigo de nuklea arsenalo kiu situis proksime al Leonidovka en la Penza Oblasto, devis detrui ĉirkaŭ 17% de la deklaritaj kemiaj armiloj de Rusio[8].
Post la interrompo de Sovetunio, militisotj forigis tunojn da kemiaj armiloj kiuj restintus forgesitaj. Ili reprezentas ekologian minacon, ĉar neniu scius kie ili troviĝas aŭ kiom da mortigaj venenoj jam likiĝas en la aeron, akvon kaj grundon. En 1993 ekzameno pri la grunda kvalito montris ke la kvanto da arseno kaj duoksino multe superis la permesitajn valorojn. En 2001 oni komencis resanigi la grundojn, monhelpita de Usono kaj kelkaj eŭropaj landoj[6] Tamen la resaniga projekto de Leonidovka estintus preta en 2017[7].