Du malsamgrandaj patoj

Pato estas malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti.

Kontraŭe al poto, pato estas multe pli malalta kaj faciligas la turnon de la fritaĵo per turnilo. Likvaĵoj pli rapide forvaporiĝas pro la rilato inter la volumeno kaj la surfaco.

Tipaj patkuiraĵoj estas patkukoj aŭ frititaj terpomoj.

Patoj kutime estas fabrikataj el aluminio, ŝtalorustorezista ŝtalo kaj povas havi sur siaj surfacoj polikvarfluoretilenon, kiu evitas la adheradon de la nutraĵoj sur si.

Fotogalerio


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kuirado. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).