En astronomio, la jara paralakso estas ŝanĝiĝo de situo de stelo sur la ĉielo pro movo de vidpunkto. Pro tio ke steloj estas tre malproksimaj, paralakso rimarkeblas nur pro jara movo de tero ĉirkaŭ suno.
La ĝenerala paralakso estas Π = | φ1 - φ2 | . Sed en astronomio la kutimo estas kompari la distancojn kun la AU do la jara astronomia paralakso iĝas π = Π / 2 = | φ1 - φ2 | / 2
Reale mezuro de la paralakso plimalfaciliĝas pro propra movo de stelo en spaco (relative al suno).
La jara paralakso estas Π = | (φ1 + φ3)/2 - φ2 | kaj π = | (φ1 + φ3)/2 - φ2 | / 2 .
La astronomia kutimo estas uzi mas-n kiel unuon de la paralakso, tiom π estas ege malgranda.
Ankoraŭ unu plimalfaciligo estas en tio ke reale ĉio estas ne sur ebeno, kiel en la bildoj, sed en tridimensia spaco. En kalkuloj necesas enkalkuli deklinaciojn kaj rektascensiojn. Aŭ eblas kunmeti fotojn de la parto de ĉielo kaj senpere mezuri angulan movon de la stelo.
Per la paralakso oni kalkulas malproksimecon de ne tro malproksimaj steloj.
kie Lpc = distanco inter suno kaj la stelo en pc kaj Llj = distanco inter suno kaj stelo en lj
Por pli malproksimaj astroj ĉi tiu maniero ne taŭgas ĉar kiam paralakso plimalgrandiĝas ekarto de la distanco rapide pligrandiĝas.
Paralakso de stelo estis mezurita je la unua fojo en 1838 de Friedrich Bessel de stelo 61 Cygni (la 61a stelo de la konstelacio Cigno laŭ la internacia skribado).