Pakipodio (Pachypodium) estas genro el subfamilio Apocynoideae, el familio de apocinacoj. Pachypodium signifas "dikan piedon". La genro havas ĉ. 25 speciojn, el kiuj la madagaskara palmo (P. lamerei) estas tre robusta ĉambroplanto.
Priskribo
Ĉiuj specioj estas sukulentaj kun akvodeponaj ŝosotigoj. Kelkaj specioj kreskas eĉ 6 m alte. Dum la vegeta periodo, la ŝosopintoj havas simplajn foliojn (pare starantajn dornojn), kiuj defalas dum la seka periodo. La monoklinaj, kvinnombraj floroj estas relative grandaj kaj havas roz- aŭ blankan koloron. La specioj bezonas de ĝermado ĝis la unua floro pli ol 10 jarojn.
Vivloko
Plimulto de la specioj (18 el 25) kreskas en Madagaskaro, la pliaj 7 specioj en sekaj regionoj de suda Afriko.
Sistematiko
En la genro Pachypodium estas 25 specioj:
P. ambongense
P. baronii
P. bicolor
P. bispinosum
P. brevicaule
P. cactipes
P. decaryi
P. densiflorum
P. drakei
P. eburneum
P. geayi
P. gracilius
P. horombense
P. inopinatum
P. lamerei - Madagaskara palmo
P. lealii
P. makayense
P. meridionale
P. menabeum
P. namaquanum
P. rutenbergianum
P. saundersii
P. sofiense
P. succulentum
P. windsorii
Pachypodium baronii, en botanika ĝardeno de Neuchâtel, Svislando
Pachypodium geayi, en Longwood Gardens
Dornoj de P. lamerei
Pachypodium lealii
Pachypodium lealii, florado
Pachypodium horombense
Pachypodium saundersii, en botanika ĝardeno de Washington DC
Pachypodium bispinosum, en botanika ĝardeno de Palermo