Ozono estas kemia kombinaĵo entenanta 3 oksigenoatomojn (O3). Ĉe kutimaj kondiĉoj ozono emas malkomponiĝi al dioksigeno (O2).

Atmosfera ozono formiĝas pro ago (de la suna lumo) sur la oksigeno; tiel okazis verŝajne dum lastaj milionoj da jaroj. La ozono-koncentriĝo estas tre malgranda en atmosfero kaj granda en la alta tavolo de ĝi (stratosfero). Hodiaŭ valoras konsideri iun ekvilibron de la ciklo ozono-oksigeno.

Dum ozono nocas al homaro en atmosfero, ĝi utilas en la ozona tavolo, pro sia protekta efiko kontraŭ la sunaj ultraviolaj radioj.

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).