Otto Jahn
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1813 (1813-06-16)
en Kiel
Morto 9-an de septembro 1869 (1869-09-09) (56-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Göttingen
Lingvoj italalatinaantikva grekagermana
Ŝtataneco Reĝlando DanioReĝlando Prusio
Alma mater Universitato de LepsikoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Kilo
Parencoj Adolf Michaelis
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkeologo • muzikologo • muzikhistoriisto • universitata instruisto • biografo • komponisto • klasika filologo • klasikisto • classical archaeologist
vdr

Otto JAHN (n. 16-an de junio 1813 en Kiel; m. 9-an de septembro 1869 en Göttingen) estis germana klasika filologo, arkeologo kaj muziksciencisto. Li laboris kiel profesoro por filologio kaj arkeologio ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Bonn.

Agadoj

Jahn verkis fundamentajn kritikajn eldonojn pri diversaj verkistoj, preparis kiel renoma enskribosciencisto la enskribokolekton Corpus Inscriptionum Latinarum (CIL), direktis la arkeologion sur novajn, metode kritikajn vojojn kaj antaŭenigis ĝin per siaj esplorlaboroj same kiel siaj prelegaj, instruaj kaj kolektaj agadoj. Kiel privatdocento en Kiel (1839–1842) kaj eksterordinara profesoro Greifswald (1842–1847), sed ĉefe kiel profesoro en Lepsiko (1847–1850) kaj Bonn (1855–1869) li altiris multajn lernantojn kaj influis per tio la arkeologion en la 19-a kaj 20-a jarcentoj daŭre. Antaŭe li havis kverelojn kun Friedrich Ritschl kio igis Ritschl forlasi Bonnon. La ankoraŭ junan muziksciencon li pliriĉigis per biografiaj kaj eldonaj verkoj pri Beethoven kaj Mozart kaj kreis per tio la ankoraŭ nun validajn bazojn por okupiĝo pri ĉi tiuj komponistoj. Krome Jahn estis kunfondinto de la malnova Lepsika Bach-Gesellschaft. Jahn sin prezentis en privata rondo ankaŭ kiel komponisto.

Verkoj (elekto)

Liajn Griechische Bilderchroniken post lia morto publikigis lia nevo Adolf Michaelis.

Literaturo

Eksteraj ligiloj