![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ordinara minao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres tristis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ordinara minao aŭ ordinara akridotero (Acridotheres tristis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi estas indiĝena de Azio kaj ties dekomenca teritorio etendiĝis el Irano, Pakistano, Barato kaj Kazaĥio al Malajzio kaj Ĉinio [1]. Ĝi estas ĉiomanĝanta birdo de malferma arbaro kun tre forta teritoriema instinkto, kvankam ĝi adaptiĝis tre bone al urbaj medioj.
La ordinara minao estis enmetita en multaj aliaj partoj de la mondo kaj ties distribua teritorio pliiĝas al etendo ke en 2000 la IUCN deklaris ĝin inter la plej tutmondaj 100 malplej bonaj invadaj specioj [2]. Tiu orientalisa akridotero estas unu de nur tri birdoj en tiu listo de invadaj specioj. Ĝi estas akra minaco al la ekosistemoj de Aŭstralio.
La ordinara minao estas facile identigebla pro la bruna korpo, nigra kapuĉa kapo kaj la nuda senpluma flava haŭtaĵo ĉirkaŭ kaj ĉefe malantaŭ la okulo. La beko kaj kruroj estas brilflavaj. Estas blankaj flugilmakulo kaj flugilbordo, same kiel estas blankaj la subpugo kaj subvosto. La raso de Srilanko, A. t. melanosternus estas pli malhela ol la disvastigata nomiga raso. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj la birdoj estas kutime vidataj en paroj.[3]
La alvoko de tiu specio inkludas grakojn, gakojn, ĉirpojn, klikojn kaj fajfojn, kaj la birdo ofte ŝvelas siajn plumojn kaj klinas sian kapon dumkante. La ordinara minao krias avertojn al partnero aŭ al aliaj birdoj kaze de proksimiĝantaj predantoj aŭ kiam ĝi estas ekflugante.[4] Ordinaraj minaoj estas tre popularaj kiel kaĝobirdoj pro ties kantaj kaj "parolaj" kapabloj. Oni supozas ke ili pariĝas porvive. Ili reproduktiĝas tra multe de la jaro depende de la loko, kaj konstruas sian neston en truo de arbo aŭ muro. La normala ovodemetado estas de 4–6 ovoj. La Azia koelo estas foje nestoparazita de tiu specio.[5]
Kiel plej parto de sturnoj, la ordinara minao estas ĉiomanĝanta. Ili manĝas insektojn kaj fruktojn kaj rubaĵojn el homaj setlejoj. Ili manĝas surgrunde inter herbo insektojn, kaj ĉefe akridojn, el kiuj devenas la genra nomo Acridotheres, Akridotero aŭ "akridoĉasanto". Ili tamen manĝas ampleksan gamon de insektojn, ĉefe plukita elgrunde.[6] Ili piediras surgrunde kun kelkaj eventualaj saltetoj.
Tiu abunda paserino troviĝas tipe en malferma arbaro, kultivejoj kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj.
Kvankam temas pri adaptebla specio, ties populacio malpliiĝis en Singapuro kaj Malajzio (surloke nomta 'gembala kerbau', laŭvorte 'bubala paŝtisto') pro konkurenco kun la proksima samgenrano, la enmetita Java minao.[7]
La ordinara minao prosperas en urbaj kaj ĉeurbaj medioj; en Kanbero ekzemple 110 ordinaraj minaoj estis liberigitaj inter 1968 kaj 1971. Ĉe 1991 la populacidenseco de la ordinara minao en Kanbero averaĝis 15 birdoj por km².[8] Nur post tri jaroj dua studo trovis averaĝan populacidensecon de 75 birdoj por km² en la sama areo [9].
La birdo ŝajne ŝuldas sian sukceson en urbaj kaj ĉeurbaj medioj de Sidnejo kaj Kanbero al sia evoluaj originoj; ĉar evoluis en malfermaj arbaroj de Barato, la ordinara minao estas antaŭadaptita al habitatoj kun altaj vertikalaj strukturoj kaj malmulte aŭ nenioma vegetala grundokovraĵo,[10] ecoj karakteraj de urbaj stratoj kaj urbaj naturaj rezervejoj.
La ordinara minao (kun la Eŭropa sturno, la Hejmpasero, kaj ennaturigitaj Rokkolomboj) estas damaĝo por urbokonstruaĵoj; tie nestoj ŝtopas tubojn kaj kanaletojn, kaŭzante akvodamaĝojn ĉe konstruaĵaj eksteroj.[11]
La IUCN deklaris tiun minaon kiel unu el la nur 3 birdospecioj inter la tutmondaj 100 plej damaĝaj invadaj specioj.[12] (Aliaj du invadaj birdospecioj estus la Ruĝpuga piknonoto kaj la Eŭropa sturno). Ĝi estis enmetita amplekse en multaj lokoj, inklude apudaj areoj en Sudorienta Azio, Madagaskaro,[13] Mezoriento, Sudafriko, Israelo, Nordameriko, Eŭropo, Aŭstralio, Novzelando kaj diversaj oceanaj insuloj, inklude elstaran populacion en Havajo.
La ordinara minao estas plago en Sudafriko, Nordameriko, Mezoriento, Aŭstralio, Novzelando kaj multaj insuloj de la Pacifiko. Ĝi estas precize problemiga en Aŭstralio. Kelkajn metodojn oni klopodis por kontroli la populacion de tiuj birdoj kaj protekti indiĝenajn speciojn.
En Aŭstralio, la ordinara minao estas invada plago. Ili estas nuntempe ofte la hegemonia birdo en urbaj areoj laŭlonge de la orienta marbordo. En 2008 per populara voĉdonado, tiu specio estis nomata "La plej grava plago/problemo" en Aŭstralio.[14]
La ordinara minao troviĝas nature en Sudorienta Azio, kaj estis unuafoje enmetita en Aŭstralion en Viktorio inter 1863 kaj 1872 en la ĝardenoj de la merkato de Melburno por kontroli insektojn. La birdo ŝajne disvastiĝis al Novsudkimrio (kie ĝi estas nune ege multnombra) pli malpli samtempe, sed la informoj estas necertaj.[15] La birdo estis poste enmetita en Kvinslando kiel predanto de akridoj kaj de la sukerkana skarabo; la kialoj de ties origina enmeto en Viktorio tamen perdiĝis en la historio.[15] Nune la populacioj de ordinara minao en Aŭstralio estas koncentraj laŭlonge de la orienta marbordo ĉe Sidnejo kaj ĉirkaŭaj ĉeurboj, kun pli disaj populacioj en Viktorio kaj kelkaj izolataj komunumoj en Kvinslando.[16]
La birdo povas loĝi kaj reproduktiĝi en ampleksa gamo de temperaturoj, kvankam ĝi prosperas en pli varmaj regionoj. Memeltenaj populacioj de ordinara minao troviĝis en regionoj de pli varmaj monataj temperaturoj ne malpli da 23.2 °C kaj pli malvarmaj monataj temperaturoj ne malpli ol -0.4 °C, implice ke la ordinara minao povus eventuale disvastiĝi el Sidnejo norden laŭlonge de la orienta marbordo al Cairns kaj okcidenten laŭlonge de la suda marbordo al Adelajdo (kvankam ne al Tasmanio, Darvino, aŭ tra Granda Disiganta Montaro al la aridaj landinternaj regionoj).[17]
En Sudafriko kie ĝi skapis en naturon en 1902, ĝi iĝis tre ofta kaj ties distribuado estas pli granda kie homa populacio estas pli granda aŭ kie estas pli da homa ĝenado.[18]
La ordinara minao estas trunestumanta specio; tio estas, ili nestumas kaj reproduktiĝas en protektitaj truoj ĉu naturaj en arboj ĉu artefaritaj en konstruaĵoj (ekzemple, enmetitaj fenestrosojloj aŭ malaltaj tegmentorandoj).[19] Kompare al indiĝenaj trunestumantaj specioj, la ordinara minao estas ege agresema, kaj reproduktantaj maskloj aktive defendas areojn de ĝis 0.83 hektaroj (kvankam maskloj en dense loĝataj urbaj areoj tendencas defendi nur la areon tuj ĉirkaŭ ties nestoj).[20]
Tiu agresemo permesis la ordinaran minaon forigi multajn reproduktantajn parojn de indiĝenaj trunestumantaj specioj, tiele malpliiĝante ties reproduktan sukceson. Pli precize la reprodukta indico de indiĝenaj trunestumantaj papagoj de makiso de orienta Aŭstralio malpliiĝis je 80 % pro la ordinara minao (kiu eĉ konkurencas kun alia agresema enmetita specio en la areo, nome Eŭropa sturno).[19]
La ordinara minao povas havi ĝis du ripozejojn samtempe, nome provizora somerripozejo ĉe la reprodukta loko (kie la tuta loka masklaro dormas dum somero, la periodo de plej alta agresemo), kaj tutjaran ripozejon kie la ino kovas nokte. Kaj masklo kaj ino de la ordinara minao akre protektas ambaŭ ripozejojn ĉiam, kio forigas la indiĝenajn birdojn.[20]
La ordinara minao (kiu manĝas ĉefe surgrundajn insektojn, tropikajn fruktojn kiaj vinberoj, prunoj kaj kelkaj beroj kaj, en urbaj areoj, disĵetitaj de homoj manĝeroj)[21] akre minacas la rikoltojn en Aŭstralio de vakcinio, kvankam ties ĉefa minaco estas al indiĝenaj birdospecioj.[22]
En Havajo, kie la ordinara minao estis enmetita por kontroli plagojn de armevermoj kaj agrotoj en rikoltoj de sukerkano, la birdo helpis disvastigi la fortikan fiherbon Lantana camara tra la insulaj herbejoj.[23]