Natura regiono de Francio, aŭ ankaŭ tradicia lando (devenanta de la latina vorto pagus), estas regiono ofte nevasta (kelkaj dekoj da kilometreoj) kun homogenaj fizikaj trajtoj (geomorfologio, geologio, klimato, grundo, akvorimedoj, ktp.) asociitaj al homa loĝado ankaŭ homogena (sento kaj administrado de apartaj grundoj kun propraj pejzaĝoj kaj kultura identeco). Tiuj landoj estis kaj agnoskitaj kaj inventitaj de geografoj[1], de lokaj erudiciuloj[2] kaj de la malnovaj kaparaj loĝantaroj, aparte de la 16-a jarcento[3]. Ili povas ankaŭ trovi radikojn en la longa historio de feŭdo[4].
La esprimo « natura regiono » estas distingenda de « regiono » , kiu estas uzata por la administra kaj politika regado de teritorio.
Multaj naturaj regionoj de Francio respondas al mezepokaj politikaj limoj hereditaj de gaŭlromiaj pagus , kaj kelkfoje tra ili al teritorioj de gaŭlaj popoloj al disradiado de urbo al sia cirkaŭo. Kelkfoje, la naturaj regionoj konfuzitaj kun la poliktika povo, kiu regis ĝin, donis sian nomon al pli vasta ento. Tio kondukis al konfuzoj inter tre malsamaj areoj kun la sama nomo. jen kelkaj ekzemploj :
etc.
La nuntempaj limoj nur escepte koincidas kun naturaj regionoj. Plie, kulturo kaj historia heredaĵo influas al la konscio pri « natura » regiono kaj tiel malfaciligas ilian precizan difinon.
Kun fizika kaj kultura identeco pli malpli asertitaj, la naturaj regionoj de Francio estas areoj agnoskitaj kaj ĉiutagaj por ties loĝantoj, sed ofte kun necertaj limoj kaj sen administra agnosko.
Bénédicte et Jean-Jacques Fénié[5] listigis 546 naturajn regionojn en Francio (de Lando Auch al Yvelines). Frédéric Zégierman[6] listigis 426 naturajn regionojn kun 1800 naturaj unuoj. La nocio de lando relative malpreciza de Lando/Natura regiono limigas la eblecon starigi precizan liston. Malsamaj entoj, ĉiuj senkontestaj sed kun malsamaj kriteioj aŭ vidpunktoj, povas sin interkovri sur la sama geografia spaco.