Mianvali | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 95 007 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 35′ N, 71° 33′ O (mapo)32.58527777777871.543611111111Koordinatoj: 32° 35′ N, 71° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
| |||
| |||
Mianvali, urdue مِيانوالى estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie Mianvali estas sidejo de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Mianvali situas ĝuste oriente de Induso [2]. Dera Ismail Ĥan troviĝas 105, Kohat 113, Sargodha 121, Peŝavaro 157, Ĝang 164, Ravalpindio 179, ĉefurbo Islamabado 189, Multano 266, provinca ĉefurbo Lahoro 288, Karaĉio 966 km-ojn (aere) [3].
Mianvali estas nomita post islama sanktulo, migranto de Bagdado dum la Mogola Imperio. Tiu loko Mianwali estis agroregiono kun arbaroj dum la Induso-civilizacio. Menciindas la baldaŭa veda civilizo. Poste diversaj dinastioj regis en tiu loko. La populacio iĝis islamano-majoritata, sekvante la konkerojn de diversaj islamaj dinastioj el Mezazio. Dum brita rego la hinda imperio estis subdividita en provincojn, sekciojn kaj distriktojn. La municipo estis fondita en 1993. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj ekloĝis ankaŭ en Mianvali.
1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
3591 | 31 398 | 48 304 | 59 159 | 79 996 | 118 883 |
Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.1%, iomete malpli alta ol la nacia mezumo (2,4%). La lokaj homoj parolas en:Saraiki language. La urdua ankaŭ estas uzata.
Al Mianvali kuras vojoj el nordo, sudo kaj oriento, el okcidento pro la Induso mankas vojo. La urbego havas fervojan stacidomon kun vojaĝeblecoj. La plej proksima internacia flughaveno en Peŝavaro funkcias. En Mianvali armea flughaveno funkcias, kiu estis konstruita dum la 2-a mondmilito.