Metroo de Kievo | |
---|---|
metroo • municipa entrepreno | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kievo Ukrainio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 6-a de novembro 1960 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 67,56 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 52 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Posedanto | Urba Konsilio de Kievo |
Transportisto | Київський метрополітен |
Mapo | |
La metroo de Kievo (ukraine Київський метрополітен; ruse Киевский метрополитен) estas sistemo de metroo kiu estas la ĉefa publika transporto de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi estis la unua metroo en la lando kaj la tria konstruita en eksa Sovetio, post la Metroo de Moskvo kaj Leningrado (nuntempe Metroo de Sankt-Peterburgo). La metroo de Kievo estas uzata de ĉ. 1.38 milionoj da pasaĝeroj ĉiutage, reprezentante 42,5% de la 3.25 milionoj de la personoj kiuj uzas la publikan transporton ĉiutage.
En 2017 Kieva metroo havas 3 liniojn: Svjatoŝinsjko-Brovarsjka ("unua" aŭ "ruĝa"), Kurenivsjko-Ĉervonoarmijsjka ("dua" aŭ "blua") kaj Sirecjko-Peĉersjka ("tria" aŭ "verda"). Ilia suma longo estas 67.6 kilometroj. Entute estas 52 funkciantaj stacioj tri el kiuj estas transirejoj inter paroj de linioj en centro de Kievo.
En 2011 la Institucio pri Ĝenerala plano de Kievo kreis planon de disvolvo de Kieva metroo ĝis jaro 2025.[1] Krome, la Kieva metroo mem kreis planon de disvolvo de la vojreto[2]. Laŭ tiuj du planoj kelkaj novaj objektoj estas planataj por konstruado.
En la "unua" aŭ "ruĝa" Svjatoŝinsjko-Brovarska linio oni planas konstruon de la dua eliro el stacio Vokzalna, ĉar nun la sola eliro ne sufiĉas por kvanto de pasaĝeroj, venantaj al stacidomoj tra tiu ĉi metrostacio.[3] Krome, oni planas ekstendi la linion post stacio Akademmisteĉko kaj konstrui aldonan stacion Novobiliĉi.[1]
Por disvolvigo de la Kurenivsjko-Ĉervonoarmijska ("dua" aŭ "blua") linio oni planas konstruon de stacio Odesjka kaj de disbranĉigo de la linio post stacio Ipodrom kun kreo de nova branĉo kun stacioj Avtovokzal "Teremki" kaj Vulicja Krejsera "Avrora".[1] La lasta nomo, signifanta "Strato de krozŝipo Avrora", plej verŝajne ŝanĝiĝos, ĉar la responda strato estas renomigita en 2013 kaj nun tenas nomon de poeto Dmitro Lucenko.