Maasmechelen (nederlande, proksimuma prononco [MA:Smeĥ'l'n]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 37 696 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Tungro.
Ekde 1977 la municipoj Boorsem, Eisden, Leut, Mechelen-aan-de-Maas, Meeswijk, Opgrimbie, Uikhoven, Kotem kaj Vucht apartenas al Maasmechelen, la ĉefa municipo.