Lovatj | |
beloruse Ловаць ruse Ловать | |
rivero | |
Lovatj en Parfino
| |
Landoj | Belorusio, Rusio |
---|---|
Regionoj | Vicebska regiono, Pskova provinco, Novgoroda provinco |
Urboj | 2
|
Fontrivero | La marĉo Ĉistik |
- situo | Vicebska regiono, Belorusio |
- alteco | 167,5 m |
- koordinatoj | 55° 50′ 32″ N 30° 15′ 52″ O / 55.84222 °N, 30.26444 °O (mapo) |
Enfluejo | La Lago Ilmenj |
- situo | Novgoroda provinco, Rusio |
- alteco | 18,1 m |
- koordinatoj | 58° 12′ 42″ N 31° 26′ 40″ O / 58.21167 °N, 31.44444 °O (mapo) |
Longo | 530 km (329 mi) |
Akvokolektejo | 21 900 km² (2 190 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 169 m³/s |
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
| |
Vikimedia Komunejo: Lovat River | |
Lovatj (beloruse Ловаць; ruse Ловать, la pli malnova formo: Ловоть — Lovotj ) estas rivero en la Vicebska regiono de Belorusio, la Pskova kaj la Novgoroda provincoj de Rusio. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.
La riverkomenco de Pola situas en la Garadoka distrikto de Vicebska regiono de Belorusio, tuj apud la limo kun Rusio. La rivero elfluas el belorusia parto de la marĉo Ĉistik, kiu marĉo ĉirkaŭas la lagon Lovatec, tiu lago situas en la Nevela distrikto de la Pskova provinco de Rusio. Komence la rivero estas la ĉeno de lagoj kaj marĉoj, kunigataj per fluejoj (ĝi trafluas sep lagojn). En la Belorusio Lovatj fluas 47 km kaj eniros en Rusion. En sia meza fluo la rivero iras tra Valdaja Altaĵo, en malsupra — tra la Ĉe-ilmenja malaltaĵo kaj fine enfluas en la lagon Ilmenj, formante komunan delton kun la rivero Pola. Ambaŭ tiuj riveroj kuniĝas per fluejo, sed enfluas en Ilmenj aparte.[1][2]
Ĉe Lovatj situas urboj Velikije Luki kaj Ĥolm kaj la urbotipa loĝloko Parfino. En Lovatj enfluas ĉirkaŭ 30 riveroj, la plej granda el ili estas la rivero Kunja, kiu enfluas en la riveron Lovatj ene de la urbo Ĥolm. Lastaj 70 km de Lovatj estas navigeblaj.
Ĉe la belorusa parto de la rivero oni trovis arkeologiajn lokojn: remparburgon de ferepoko kaj loĝlokon de neolitiko.[3]
Je 30 km de Velikije Luki situas “La urbeto ĉe Lovatj” — remparburgo de 10-a—12-a jarcentoj. Ĝi estas tute elfosita kaj multe esplorita. La remparburgo estas unika, ĉar ĝiaj tavoloj de 10-a jarcento preskaŭ ne estis malordigita poste, malsame kiel en Velikij Novgorod, Pskov aŭ aliaj plu loĝitaj lokoj, kaj al esplorado ne malhelpas nuntempaj konstruaĵoj. Do la trovaĵaro estas unika kiel kvante tiel kvalite. Estas sciata la plano de la tuta urbeto kaj apartaj konstruaĵoj kaj la evoluo dum pli ol du jarcentoj. Oni esploris la vivon en la urbeton, metiojn, ligojn kun aliaj lokoj k.t.p.[4][5]
Laŭ Komenca kroniko Lovatj estis parto de la fama mezepoka komerca vojo “De la varengoj ĝis la grekoj”.
|
Pri la vorto “Lovatj” ekzistas diversaj versioj, en kiu oni supozas la devenon de la vorto el la finna aŭ el la baltaj lingvoj.[8][9]