La Palma del Condado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Graflando Onubo | ||
Poŝtkodo | 21700 | ||
Retpaĝaro | www.lapalmadelcondado.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos Lagares Flores | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 475 (2010) | ||
Loĝdenso | 171,72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 6° 33′ U (mapo)37.3841757-6.5517596Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 61 km² (6 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Palma del Condado [+] | |||
La Palma del Condado (La Palmo de la Graflando) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Temas pri vilaĝo kun granda tradicio de produktado de vino.[1]
La loĝantoj nomiĝas Palmerinos. La censita populacio en 2010 estis 10 475 loĝantoj kaj la denseco estas 171,72 loĝ/km².
La Palma del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la centro de la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la orienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 93 m; je 42 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 61 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 23' N, 6º 33' Ok.
La municipa teritorio estas valo ĉirkaŭata de mildaj montetoj. Ĝi limas norde kun Paterna del Campo kaj Niebla, sude kun Bollullos Par del Condado, oriente kun Villalba del Alcor, kaj okcidente kun Villarrasa.
Agrikulturo kaj brutobredado. Vinproduktado.
Estas restaĵoj de la Bronzepoko. Pliaj estas de la epoko de la Romia Imperio, nome ceramiko, tombejo, kelkaj moneroj, tp., kaj eĉ brikoj kun skribaĵoj "PALMA URIANORUM" y "PALMA OLEA NOTUM". De araba epoko estas kastelo, muelejoj, krp.
La konkero al islamanoj okazis en 1262 dum la epoko de la reĝo de Kastilio Alfonso la 10-a, kun la najbaraj lokoj de la Regno de Niebla, kie hegemoniis la Granda Superulo de Santiago, Pérez Correa. Kiam oni konstituis la Graflandon de Niebla (kies nomo ankoraŭ restas en la komarko) en 1369, La Palma formis parton de ĝi, kaj al la Duka familio de Medina-Sidonia, kaj poste al manoj de aliaj senjoroj.
Dum la epoko de la koliigo de Ameriko, oni eksportis multe da vino de tiu vilaĝo tien. La Lisbona tertremo en 1755 detruis tie ankaŭ preĝejon kaj multajn domojn.
Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo oni forpelis de tie la francan armeon fare de la generalo Ballesteros.