Kuseno estas sako el ŝtofo aŭ ledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj, sed ofte kun antialergiaj nenaturaĵoj) por ke oni povu sin apogi sur ĝi komforte. La kapkuseno estas speciala kuseno, kiun oni metas en la liton por apogi la kapon. Ofte oni simple diras kuseno iom malnuance anstataŭ kapkuseno. Oni kovras la kapkusenon ĉiuflanke per kusentolo aŭ kusenujo.
Kusenego estas longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni kuŝis. (legu lanugo, peplomo)
Kuseneto estas malgranda kuseno ekz-e por kudriloj, pingloj, aromherboj; kiel inkospongo; aŭ pufaĵo por virinoj sub la jupojn (historie).
Laŭ Francisko Azorín kuseno estas Sako plenigita per molaĵoj (plumoj, haregoj, k. a.) por kuŝi, sidi malmole; ofte bele ornamita per brodaĵoj, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina culcinus, el culcita.[2]
En la iama hungara popola nupto kusena danco signifis la forporton de la fianĉinaj kusenoj per dancaj paŝoj al la fianĉa ĉaro aŭ fianĉa domo.
Alia kusena danco estas, kiam en la nupto virinoj kaj viroj elektas paron kaj la elektita devas kisi la elektinton, ambaŭ genuante sur la kuseno.
En bilardo, kuseno estas ĉiu elasta bordero de la flankoj de la bilarda tablo.
La 19-an de aprilo 2007 renkontiĝis proksimume 500 homoj por spontana kusenbatalo en Oldenburg, Germanio. La gazeto Nordwest-Zeitung raportas pri tiu per interreta filmeto[4].
Ekzistas proverboj pri kuseno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[5]:
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|