Branĉoj de arboj kreas kurtan cirkviton dum ŝtormo.

Kurta cirkvito - elektra kunigo de du partoj de elektra cirkvito kun malsamaj tensioj (relative al masotero) ne laŭ ideo de la aparato (aŭ sistemo). Ĝi povas igi la aparaton ne funkcipova, aŭ damaĝi ĝin. Kurta cirkvito povas okazi pro difektiĝo de izolaĵo de konduktiloj aŭ pro misintertuŝado de neizolitaj konduktilaj partoj de la aparato.

Kurta cirkvito povas okazi inter du konduktiloj de elektra cirkvito, aŭ inter konduktilo kaj korpo de la aparato, ĉar la korpo kutime estas kunigita kun certa parto de la cirkvito.

Pri stokado de povumaj kondensiloj, volonta rekte-konekto de iliaj du elektrodoj farendas pro sekureca kialo, ĉar se ili restus sen tiu antaŭzorgo, ili povus krei neantaŭviditajn kaj danĝerajn tensiojn inter siaj konduktiloj, pro elektra polarizado de dielektriko.

En trifaza reto povas esti tiuj tipoj de kurtaj cirkvitoj

En elektraj maŝinoj pli ofte okazas tiuj kurtaj cirkvitoj:

Konsekvenco de kurta cirkvito

Post kurta cirkvito pligrandiĝas kurento en cirkvito kaj povas okazi elektra arko. Kurta cirkvito povas igi varmecan aŭ meĥanikan damaĝon al la aparato. Ankaŭ povas esti damaĝo pro disiĝantaj eroj de fandeblaj metaloj.

Ŝirm-metodoj

Kontraŭ kurtaj cirkvitoj, oni kutime faras specialajn ŝirmilojn:

En retoj de disvastigado de elektro, ĉi tiu ŝirmilo nomiĝas Relajsa defendo kaj aŭtomateco; tiam por malŝalti la kurenton, oni uzas grandtensian ŝaltilon.