Kumuluso[1] (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo de nuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.

Klasifiko

Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro kumuluso enhavas la jenajn kvar speciojn:

La ununura vario de la genro kumuluso agnoskita de la Internacia Nubatlaso estas la jenon:

La kumuluso povas montri la jenajn suplementajn trajtojn:

Bildaro

Historio

La kumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[3] kune kun la ciruso, la stratuso, la cirusstratuso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). La nomo "kumuluso" devenas de la latina vorto cumulus, kiu signifas ariĝon aŭ stakiĝon.

Referencoj

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kumulus/o
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: frakto/
  3. Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.

Eksteraj ligiloj