Klara Rondeto“ estis virina Esperanto-klubo en Tokia Urbo, Japana Imperio, fondita la 12-an de aprilo 1925 honore al Klara Zamenhof, mortinta la antaŭan jaron. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 elstarigis ke temis pri "la preskaŭ sola Esperantistina Klubo en la Japana Imperio".[1] Tamen laŭ la tokia modelo, aliaj virinaj grupoj estis fonditaj samjare ankaŭ en Jokohamo kaj Osako.[2] Gvidantino de la prosperanta, laŭ la Enciklopedio de Esperanto "sane kreskanta", tokia esperantistina grupo de la fondo ĝis sia morto la 18-an de junio 1933 estis la esperantistino Sasaki Macue.[1] Poste tiun rolon transprenis Kurijama Ioe.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 artikoleto pri Sasaki Macue en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (esperante)
  2. artikolo "Portretoj de senlandlimaj virinoj" de Henri Masson en la retejo ipernity (jen esperante, jen ankaŭ france)


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).