La perioda tabelo de la kemiaj elementoj

Kemiaj (aŭ ĥemiaj) elementoj estas la fundamentaj substancoj, kiuj konsistigas la universon. Oni ne povas kemie diserigi la elementojn en substancojn pli simplajn. El la ĝis nun konataj elementoj, estas 92 "naturaj", kiuj ekzistas en la tero, kaj dek sep, kiuj estas artefaritaj pere de nukleaj reakcioj. El la elementoj fariĝas ĉiu kemia kombinaĵo, de akvo ĝis kompleksaj biologiaj kombinaĵoj kiel proteinoj kaj DNA.

Okdek procentoj el la elementoj estas metaloj, nome, ili bone konduktas varmon, estas flekseblaj aŭ streĉeblaj, kaj estas brilaj. La nemetaloj inkluzivas gasojn, likvojn, kaj solidojn. La metaloidoj kombinas la proprecojn de la metaloj kaj la nemetaloj.

Oni povas grupigi la kemiajn elementojn laŭ vivneceso, bezonata kvanto por homo: oligoelementoj, polielementoj, makroelementoj.

Ĉiu elemento havas atomnumeron kaj atommason. La atomnumero de la elemento estas la nombro da protonoj en la atomo; la atommaso aŭ atompezo estas la maso de la atomo kompare kun la maso de atomo de karbono-12.

Perioda tabelo de la elementoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Perioda tabelo.
Dmitrij Mendelejev.

En la jaro 1869, la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev aranĝis la elementojn laŭ ilia subkuŝanta naturo. Ĉi tio evoluis al la perioda tabelo, kiu montras la atomnumerojn en kolumnoj kun kemia kaj elektrona simileco.

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona distribuo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Listo de la elementoj laŭ atomnumero

La elementoj estas (vidu ankaŭ etimologio de la kemiaj elementoj de AIS):

  1. Hidrogeno - H
  2. Heliumo - He
  3. Litio - Li
  4. Berilio - Be
  5. Boro - B
  6. Karbono - C
  7. Nitrogeno - N
  8. Oksigeno - O
  9. Fluoro - F
  10. Neono - Ne
  11. Natrio - Na
  12. Magnezio - Mg
  13. Aluminio - Al
  14. Silicio - Si
  15. Fosforo - P
  16. Sulfuro - S
  17. Kloro - Cl
  18. Argono - Ar
  19. Kalio - K
  20. Kalcio - Ca
  21. Skandio - Sc
  22. Titano - Ti
  23. Vanado - V
  24. Kromo - Cr
  25. Mangano - Mn
  26. Fero - Fe
  27. Kobalto - Co
  28. Nikelo - Ni
  29. Kupro - Cu
  30. Zinko - Zn
  31. Galiumo - Ga
  32. Germaniumo - Ge
  33. Arseno - As
  34. Seleno - Se
  35. Bromo - Br
  36. Kriptono - Kr
  37. Rubidio - Rb
  38. Stroncio - Sr
  39. Itrio - Y
  40. Zirkonio - Zr
  41. Niobio - Nb
  42. Molibdeno - Mo
  43. Teknecio - Tc
  44. Rutenio - Ru
  45. Rodio - Rh
  46. Paladio - Pd
  47. Arĝento - Ag
  48. Kadmio - Cd
  49. Indio - In
  50. Stano - Sn
  51. Antimono - Sb
  52. Teluro - Te
  53. Jodo - I
  54. Ksenono - Xe
  55. Cezio - Cs
  56. Bario - Ba
  57. Lantano - La
  58. Cerio - Ce
  59. Prazeodimo - Pr
  60. Neodimo - Nd
  61. Prometio - Pm
  62. Samario - Sm
  63. Eŭropio - Eu
  64. Gadolinio - Gd
  65. Terbio - Tb
  66. Disprozio - Dy
  67. Holmio - Ho
  68. Erbio - Er
  69. Tulio - Tm
  70. Iterbio - Yb
  71. Lutecio - Lu
  72. Hafnio - Hf
  73. Tantalo - Ta
  74. Volframo - W
  75. Renio - Re
  76. Osmio - Os
  77. Iridio - Ir
  78. Plateno - Pt
  79. Oro - Au
  80. Hidrargo - Hg
  81. Talio - Tl
  82. Plumbo - Pb
  83. Bismuto - Bi
  84. Polonio - Po
  85. Astato - At
  86. Radono - Rn
  87. Franciumo - Fr
  88. Radiumo - Ra
  89. Aktinio - Ac
  90. Torio - Th
  91. Protaktinio - Pa
  92. Uranio - U
  93. Neptunio - Np
  94. Plutonio - Pu
  95. Americio - Am
  96. Kuriumo - Cm
  97. Berkelio - Bk
  98. Kaliforniumo - Cf
  99. Ejnŝtejnio - Es
  100. Fermio - Fm
  101. Mendelevio - Md
  102. Nobelio - No
  103. Laŭrencio - Lr
  104. Ruterfordio - Rf
  105. Dubnio - Db
  106. Seborgio - Sg
  107. Borio - Bh
  108. Hasio - Hs
  109. Mejtnerio - Mt
  110. Darmŝtatio - Ds
  111. Rentgenio - Rg
  112. Kopernicio - Cn
  113. Nihonio - Nh
  114. Flerovio - Fl
  115. Moskovio - Mc
  116. Livermorio - Lv
  117. Teneso - Ts
  118. Oganesono - Og

Deveno de la nomoj de la kemiaj elementoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero.

La nomoj de la elementoj derivas el la greka, latina aŭ aliaj lingvoj, ĉefe el la angla aŭ portas la nomon de sia malkovrinto aŭ de la urbo en kiu ili estis malkovritaj.

Fandado de aluminio.
Elementa vanado.
Francaj moneroj (1960) el arĝento (Francoj havas la saman vorton pri "arĝento" kaj "mono").
Volframito.
Disko de uranio iomete radioaktiva.

El la atom-numero 113, oni nomas la elementojn per la provizora nomenklaturo de la IUPAC, en kiu al ĉiu elemento korespondas kiel nomo ties latinlingva numero.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo. Arkivita el la originalo je 2008-02-13. Alirita 2020-05-17.

Eksteraj ligiloj