Kazuo Ishiguro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Kazuo Ishiguro
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | japane: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro, aŭ 石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo] | ||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1954 (69-jaraĝa) en Nagasako | ||||
Lingvoj | angla • japana vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kent • Universitato de Orienta Anglio • Woking County Grammar School for Boys vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Shizuo Ishiguro vd | ||||
Patrino | Shizuko Ishiguro vd | ||||
Edz(in)o | Lorna MacDougall vd | ||||
Infanoj | Naomi Ishiguro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • verkisto • scenaristo • aŭtoro • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • kantoverkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1981– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Remains of the Day ("La resto de la tago") | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kazuo Ishiguro (en la japana: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro] aŭ 石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo]); naskiĝis la 8-an de novembro 1954) estas brita verkisto de japana deveno.
Ishiguro naskiĝis en Nagasako (Japanio). Li kaj lia familio transloĝiĝis al Britio en 1960. Li ricevis de la Universitato de Kent la titolon de licenciulo pri Angla Filologio kaj Filozofio en 1978 kaj finis postgradon pri Krea Skribo en la Universitato de East-Anglia en 1980.
En 1982 li akiris la britan civitanecon, kiu estas la sola, kiun li posedas nuntempe, ĉar la japanaj leĝoj ne antaŭvidas la duoblan civitanecon.
Kazuo Ishiguro estis kvarfoje kandidato al la Premio Booker kaj gajnis ĝin en 1989 por The Remains of the Day ("La resto de la tago"). La ĵurnalo The Times inkludis lin en liston de la 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945. En 2017, li ricevis la Nobel-premion pri literaturo pro "romanoj plenaj de emocia potenco, kie li malkaŝas la abismon, kiu kuŝas sub la distordita ligo, per kiu niaj sentoj perceptas la mondon.
Liaj verkoj estas kutime priskribitaj en la unua persono kaj traktas personajn fiaskojn. Ilia celo estas igi la leganton samtempe senti empation al la rakontanto kune kun neevitebla sento de kontinua fiasko kondukanta al nesolvebla problemo. La fino, plejparte, ne kondukas al solvo de la problemo, ia ellasigo aŭ signifa memkompreno de la rakontanto.
La plejparto de liaj verkoj okazas en la estinteco. Escepto de tio estas la romano "Never Let Me Go" (Neniam Lasu Min Iri), kiu okazas en la estonteco (relative al la tempo de verkado), kaj estas sciencfikcia romano, kvankam ĝia ĉefa temo ne estas estontaj teknologiaj evoluoj.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj NWroe
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj AllmusicBreakfast
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj AllmusicLights
; $2
|