Kapurthala | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 144601 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 23′ N, 75° 23′ O (mapo)31.3875.38Koordinatoj: 31° 23′ N, 75° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 225 m [+] | ||
Areo | 909,09 km² (90 909 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kapurthala [+] | |||
Kapurthala, panĝabe: ਕਪੂਰਥਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi ankaŭ estas konata kiel urbo de palacoj kaj ĝardenoj.
Laŭ censo en 2011 Kapurthala havis 101 854 da loĝantoj kun legoscio 86%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Kapurthala situas en averaĝa alteco de 229 metrojn laŭ la marnivelo. Ĝalandar troviĝas 18, Hoŝiarpur 51, Batala 53, Amritsar 56, Moga 66, Ludiana 68, Gurdaspur 71, Firozpur 88, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 150, tutlanda ĉefurbo Delhio 352, Mumbajo 1403, Kolkato 1615 kilometrojn (aere) [1].
Kapurthala de la 11-a jarcento ĝis 1772 estis sub kontrolo de diversaj islamaj landoj (Delhia Sultanlando, Mogola Imperio), poste dominado de sikoj okazis kiel ŝtato Kapurthala ĝis 1948.
En Kapurthala la ekonomio estas bazita sur produktadoj de teksaĵoj, elektraj dratoj kaj nutraĵoj.
En Kapurthala vivas ĉefe hinduoj (57%), poste sikoj (33%), islamanoj (iom pli, ol 1%), kristanoj (malpli, ol 1%), iomete ankaŭ aliaj.
En Kapurthala universitato, instituto kaj pluraj altlernejoj funkcias.
En Kapurthala la oficiala lingvo estas la panĝaba.
Enn Kapurthala jare pluvas averaĝe po 637 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La temperaturo varias inter 16-30 °C.
Kapurthala havas trairan fervojan linion inter Ĝalandar kaj Firozpur. Po 3 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internacia flughaveno ĉe Amritsar troviĝas.