Kampurbo[mankas fonto]bazarurbeto[1] estas urbotipo de la historio en kelkaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn.

La kampurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la juro pri merkato kaj foiro. La kampurbo havis relative grandan loĝantaron al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.

Historio de la paŝtejaj urboj en Hungario

La nomo en la hungara lingvo estas "mezőváros", kiu signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon. Ĝi estiĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcento, diferenciĝe de la reĝaj liberaj urboj, kiuj havis defendajn muregojn. La loĝantoj estis liberaj kamparanoj, kiuj luktis por la civitaniĝo kontraŭ la lokaj grandbienuloj, kiuj ofte volis ilin servutuligi. La nombro de kampourboj ofte kreskis (ekz. dum Mátyás Hunyadi). La rango donis certan vivnivelon dum la turka okupado de Hungario.

La leĝoj de 1767 pri servuteco favoris la grandbienulojn.

Ekde la 1870-aj jaroj, pro la leĝoj pri komunumoj, grandparto de la kampurboj iĝis vilaĝo, eta parto iĝis urbo.

Urbetoj en Ĉeĥio, historie en Bohemio kaj Moravio

Městys, laŭlitere "urbeto" (aŭ, neoficiale aŭ malnoviĝinta, městečko), en aliaj eŭropaj lingvoj tradukita kiel "bazara urbo", estas statuso donita al certaj municipoj en Ĉeĥio, kuŝantaj laŭ grandeco kaj graveco pli alta ol tiu de simpla obec (municipo) sed pli malalta ol tiu de město (urbo).

Historie, městys estis loko kiu havis la rajton okazigi bruto-bazarojn (kaj iuj aliaj "eksterordinaraj" kaj ĉiujaraj bazarojn aŭ foiroj), kaj ĝi estas tial tradukita kiel "bazara urbo". La esprimo eliĝis el oficiala uzo en Ĉeĥoslovakio en 1954 sed estis reenkondukita en Ĉeĥio en 2006. En septembro 2020, ekzistas 228 municipoj pri kiuj la statuso de městys estis reakceptita. En ĉiuj kazoj, temas pri municipoj, kiuj petis la redonon de sia iama titolo. La titolo ne estis lastatempe aljuĝita al iu municipo kiu ne havus ĝin en la pasinteco — la leĝo eĉ ne fiksas iujn ajn specifajn kriteriojn por ĝi, nur proceduraj kompetentecoj estas establitaj. Ne ekzistas specialaj rajtoj aŭ kompetentecoj sub ĉi tiu titolo krom la rajto uzi ĉi tiun vorton kune kun la nomo de la municipo kaj ĝiaj institucioj.

Bazarurboj de Finnlando

En Finnlando bazarurbo (finnlingve kauppala, svedlingve köping) estis en la jaro 1976 normale komunumoj, kiuj estis normale similaj al malgrandaj urboj sed ne havis tiel multajn devojn kaj rajtojn kiel urboj, sed ekde la jaro 1858 ĝis la jaro 1971 Ikaalinen estis bazarurbo, kvankam ĝi ne estis komunumo. Du aliaj bazarurboj, kiuj ne estis komunumoj, estis Lahti inter la jaroj 1878–1905 kaj Vammala inter la jaroj 19071912.

Bazarurboj en Maroko

En kamparaj ruraj areoj de multaj landoj evidente la subĉielaj bazaroj okazintaj unufoje semajne ludas gravan rolon en la ekonomia kaj socia vivo de la vilaĝoj kaj kamparaj ĉirkaŭaĵoj. En Norda Maroko tio estas tiom evidenta, ke ĝi rezultis en tre praktika solvo por la nomado de la urbetoj, evidente bazarurbetoj, nome en multaj okazoj la nomo de la urbeto estas komponita el tri radikoj, el kiuj la unua estas "souk" (bazaro), la dua la nomo de la tago kiu en araba (kiel en la portugala, pro ties heredo) estas ankaŭ la orda numeralo, kaj la tria estas loknomo aŭ plej ofte samtempe de la tribo aŭ klano, kiel oni povas konstati en unu el la ĉefaj nome Souk El Arbaa du Gharb en kies franclingva artikolo oni klarigas pri tiu nomo, foje mallongigita al SK4, tio estas: Bazaro merkredo. Same evidentas en la areo sude de la linio inter Tanĝero kaj Sebto por bazarurbetoj, kiel de nordo suden ĉe Souk Khemis des Anjra, Souk Sebt el Kdim, Souk Tnine des Beni Harchen, Souk el Had el Gharbia, Souk el Arba Ayasha, Souk el Arba des Beni Hassan, Souk Tnine de Sidi el Yamani, Souk Khemis des Beni Arouss, Souk Sebt des Beni Gorfat, Souk Khemis du Sahel, ktp.[2]

Iamaj paŝtejaj urboj en Hungario

Eksaj bazarurboj en Finnlando

Lappersdorf, Bavario: monumento pri atribuo de titolo de foira komunumo en 1997

Pliaj landoj

Iuj pliaj landoj ankaŭ havas kategorion de loĝloko inter la statusoj de neurba kaj urba komunumoj. En ekzemple Litovio (urbo = miestas, urbeto miestelis) aŭ Portugalio (urbo = cidade, urbeto = vila) tio bone priskribeblas per la esperantlingva termino "urbeto".

En Germanio ekzistas malmultaj historiaj lokoj kun statuso de inter neurba kaj urba komunumo: kutime temas pri loĝlokoj, kiuj historie ricevis iujn, sed ne ĉiujn urbajn rajtojn (kutime la rajton okazigi subĉielajn merkatojn). En la nordo de la lando tia komunumo nomiĝas Flecken, en la suda landoparto Bavario Markt, en Esperanto kutime nomata "foira komunumo". Ankaŭ tiu koncepto kompareblas al la temo de tiu-ĉi artikolo, sed en Esperanto kutime ne nomatas "kampurbo".

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. difino de bazarurbeto en artikolo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la eldono de 1970, paĝo 101, kaj jen en la eldono de 2020, reta versio
  2. Kvadrato 5º/30º-28º en "Marokko/Morocco. Strassenkarte-Road Map", Kümmerly+Frey, Berno, 1990, ISBN 3-259-01164-1