Jane Fonda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Jane Fonda | |||||
Naskonomo | Jane Seymour Fonda | ||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1937 (86-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Vassar College • Art Students League of New York • John Thomas Dye School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Fonda vd | ||||
Patrino | Frances Ford Seymour vd | ||||
Gefratoj | Peter Fonda vd | ||||
Edz(in)o | Roger Vadim • Tom Hayden • Ted Turner vd | ||||
Amkunulo | Richard Perry vd | ||||
Infanoj | Vanessa Vadim • Troy Garity • Mary Williams vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • verkisto • teatra aktoro • modelo • aktoro • filmproduktoro • televida aktoro • aŭtobiografo • voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1959– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jane Seymour FONDA (naskiĝis la 21-an de decembro 1937 en Novjorko) estas usona aktorino.
Fonda naskiĝis kiel filino de la aktoro Henry Fonda. En la jaro 1954 ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis en la teatraĵo The Country Girl. Sian filmdebuton ŝi havis en 1960 en Tall Story.
De 1964 ĝis 1968 Fonda vivis en Francio. En 1965 ŝi edziniĝis al la reĝisoro Roger Vadim, kun kiu ŝi havas unu filinon. En 1973 la paro disiĝis kaj Fonda edziniĝis al la politikisto Tom Hayden. Ŝia tria edzeco kun Ted Tutner daŭris de 1991 ĝis 2001.
Fonda forte interesiĝis pri politiko kaj forte kritikis la militon de Usono kontraŭ Vjetnamio.
En la 1980-aj jaroj ŝi per videofilmoj propagandis novan sportprogramon: aerobikon.
Du-foje ŝi gajnis Oskarojn: pro Klute (1971) kaj pro Coming Home (1979), kvin pliajn fojojn ŝi estis nomumita por tiu ĉi premio.