Jack London | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jack London | ||
Naskonomo | John Griffith Chaney | |
Naskiĝo | 12-a de januaro 1876 en | |
Morto | 22-a de novembro 1916 en | |
Mortis pro | naturaj kialoj • hommortigo • sinmortigo vd | |
Mortis per | venenado • uremio • trodozo vd | |
Tombo | Jack London State Historic Park vd | |
Religio | ateismo vd | |
Nacieco | usona | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono | |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Oakland High School vd | |
Partio | Partio de Maldekstro vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | William Henry Chaney vd | |
Patrino | Flora London vd | |
Edz(in)o | Charmian London • Bessie Maddern London vd | |
Infanoj | Joan London • Becky London vd | |
Parencoj | John London vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto | |
Laborkampo | ĵurnalismo • ĵurnalismo pri milito • vojaĝo vd | |
Aktiva en | Sonoma vd | |
Aktiva dum | 1895–1916 vd | |
Verkado | ||
Ĝenroj | romanoj, noveloj, rakontoj | |
Verkoj | The Call of the Wild | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney; naskiĝis la 12-an de januaro 1876, mortis la 22-an de novembro 1916) estis Usona verkisto.
Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.
La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.