Internaciaj Floraj Ludoj | |
Floraj Ludoj | |
---|---|
Internaciaj Floraj Ludoj estis beletra konkurso. Ilin iniciatis Frederic Pujulà i Vallès en 1908 kadre de la redakcio de La Revuo, lige kun la baldaŭa UK en Barcelono, kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino Marie Hankel. La nomo devenas de la okcitanaj kaj katalunaj Floraj Ludoj, mezepoka beletro-konkurso, reprenita en la 19-a jc., okaze de la literatura renaskiĝo de tiuj lingvoj.
Post la mondmilita paŭzo la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro. Dua paŭzo okazis inter 1928 kaj 1933, kiam la ludoj ne plu rajtis okazi pro denuncado de Rómulo Rocamora, Inglada i Ors kaj Julio Mangada Rosenörn[1]. Trian, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.
Post la falo de la Franco-reĝimo Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson en 1978, en kiu en postaj jaroj kunlaboris LF-koop. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tiaj estas Timothy Brian Carr, Bernard Golden, Giorgio Silfer kaj Krys Ungar. Aliaj premiitoj per la Natura Floro estas Kris Long, Aldo de' Giorgi, Jiří Kořínek, Váldemar Vinar, José Fernández Arroyo, Nicolino Rossi, Pier Giorgio Soranzo, Gonçalo Neves, Abel Montagut kaj Miguel Fernández.
La figuro de la reĝino de la Floraj Ludoj, elektita de la venkinto de la Natura Floro, estis unu el la plej diskutitaj aspektoj en konkurso, kies strukturo estis por kelkaj malnoviĝinta. Tio portis al tio, ke la Floraj Ludoj en la kataluna, post la reformo de la regularo en 1992, transformiĝis al simpla festivalo de poezio. Pri la Internaciaj Floraj Ludoj la plej akra protesto venis de Ricard S. Güell, kiu en 1984 eksiĝis kiel vicprezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, ĉar, laŭ li, la asocio prezentis publikan bildon ne sufiĉe progreseman, interalie pro la konservado de la figuro de la Reĝino[2]. El tio sekvis akra polemiko en la paĝoj de Kataluna Esperantisto.
Post sinsekvaj jaroj, kiam la konkurso ricevis malmultajn tekstojn, ĝi ĉesis okazi de post 1993. La ne-aljuĝo de la Natura Floro en 1993 por la unua fojo en la historio de la konkurso vekis novan polemikon[3].