Infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio estas medicina fako, kiu traktas la trovon de diagnozoj, la terapion kaj preventon de psikaj, psikosomatikaj kaj neŭrologiaj malsanoj, emociaj kaj kondutaj perturboj de infanoj kaj adoleskuloj, do junaj homoj de malpli ol 18 jaroj. La fako inkluzivas la kuracistan psikoterapion de junuloj kaj tuŝas plurajn aliajn disciplinojn kiuj traktas infanojn kaj adoleskulojn kaj iliajn familiojn - ekzemple la medicinajn fakojn pediatrio kaj neŭropediatrio, sed ankaŭ psikiatrio de plenkreskuloj, pedagogio (do lerneja instruo, sed ankaŭ dumtaga kaj tuttempa eduko de infanoj kaj adoleskuloj en apartaj institucioj) kaj konsilado al familioj.

Taskaroj

Ekzistas

La publika bildo de la fako infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio aparte influiĝas de la malsano Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) kaj ties trakto per la medikamento Metilfenidato, kiu inter gepatroj kaj pedagogoj ofte vekas tre emociajn diskutojn. Sed la vastaj eblecoj de infanoj evolui aŭ prokrastiĝi en la persona evoluo, reagi plej diverse al premoj de familiaj konfliktoj aŭ fortaj eksterfamiliaj travivaĵoj, kaj la same vasta gamo de problemoj dum la fazo de pubereco igas la pacientohistoriojn de kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio fakte plej diversaj.

Internaciaj organizaĵoj

La monda asocio pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio angle nomiĝas IACAPAP (International Association for Child and Adolescent Psychiatry and allied professions)[1] kaj havas mondajn kongresojn ĉiun duan jaron (en 2004 en Berlino, 2006 en Melbourne, 2008 en Istanbulo, 2010 en Pekino, 2012 en Parizo, 2014 en Durbano, 2016 en Calgary kaj 2018 en Prago). Ekzistas kontinentaj asocioj pri infana kaj adoleskula psikiatrio, kaj en multaj ŝtatoj ankaŭ naciaj asocioj.

Esperantaj kuracistoj de la fako

Inter la esperantonparolantaj kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio menciindas ekzemple Thomas Pusch (antaŭa movada motoro interalie en TEJO kaj la germanlingva Esperanto-movado, aktoro kaj priesperanta verkisto), Martin Markarian (antaŭ la edziĝo Martin Burkert, germano kun armena-brita edzino, loĝanta nun en Svisio, antaŭe en Belgio, aktoro kaj verkisto interalie de la esperanta infanlibro "La arbo kiu forkuris"), kaj Stephanie Schröder, germandevena esperantistino en Tønsberg, Norvegio.

Vidu ankaŭ