Inambari-Rivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 400 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Peruo |
Regionoj | Madre de Dios |
La Inambari-Rivero en sudorienta Peruo fluas 340 kilometrojn ekde Apolobamba-Montaro en la Andoj al Dipatrin-Rivero. La rivero iras tra la departementoj de Punio kaj Dipatrinio.
Alfluantoj estas la riveroj Yanacocha, Pucaramayo, Mancuari, Vilauma, Blanco, San Bartolome, kaj Huinchusmayo. Inambari-Rivero trairas la urbojn de Cuyocuyo, Sandia, Massiapo, Pacaysuizo, Isilluma, kaj St. Helena.
La Inambari-Rivero konstituas la limon inter la Peruaj jungaoj kaj la Boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norden kaj suden de la rivero havas diferencajn ekologiajn rekonilojn.