Ne miskomprenu la jenajn urbojn Ikirun, Ikire kaj Ikare, ĉiuj en Niĝerio!
Ikirun | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 55′ N, 4° 40′ O (mapo)7.916666674.66666667Koordinatoj: 7° 55′ N, 4° 40′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Ikirun estas metropolo en Niĝerio.
Ikirun situas en valo, en montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Oyo (urbo) aere situas 81, Ibadano 103, Lagoso 215 km.
Ikirun estas historia urbo, kies nomo estas fondinto de la urbo nomita Akinorun. Akinorun estis ĉasisto. Baldaŭe la areo estis ĉasloko de sklavokomercistoj. Precipe joruboj vivas en la urbo.
Ikirun estas komerca centro, kiun agrikulturaj areoj ĉirkaŭas. Oni kultivas precipe kotonojn kaj tabakojn, sed ankaŭ maizojn, kukurbojn, maniokojn, fazeolojn, norde kakaojn. En la urbo oni okupiĝas pri nutraĵoj kaj teksaĵoj.
El Ikirun kuras vojoj al Osogbo, Ogbomoŝo kaj Ilesa. Apud la urbo fervojo funkcias.
Ikirun havas tropikan klimaton, havanta sekan kaj pluvan sezonojn. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. La temperaturo varias inter 10-40 °C.