Igualeja [igŭaLEĥa] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la okcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Ĝi kuŝas je 690 metroj super la marnivelo sur la elfluejo de la Valo Genal, nome kruta pejzaĝo, izola kaj ege bela pro la kultivoj de kaŝtanarboj. Igualeja estas je ĉirkaŭ 20 km de Arundo, je 8 km de Pujerra kaj je 36 km de la Suna Marbordo laŭ la ŝoseo de San Pedro.