Ibn Arabi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
محي الدين ابن عربي | ||
Naskiĝo | 28-an de julio 1165 en Murcio | |
Morto | 16-an de novembro 1240 (75-jaraĝa) en Damasko, Abasida Kaliflando | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Al-Andalus • Almohadoj vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Ibn 'Arabi, Sheikh Akbar vd | |
Okupo | filozofo • poeto • verkisto vd | |
Laborkampo | sufiismo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Ringstones of Wisdom ❦ The Meccan Revelations ❦ The Interpreter of Desires vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abū Bakr Muhammad Ibn 'Alī Ibn al-'Arabi (arabe أبو بكر محمد بن علي ابن عربي الحطمي) (naskiĝis en Murcio, la 28-an de julio 1165 – mortis en Damasko, la 16-an de novembro 1240) pli konata kiel Ibn Arabi, Abenarabi kaj Ben Arabi estis sufia mistikulo, filozofo, poeto, vojaĝanto kaj islama saĝulo el Al-Andalus. Liaj gravaj kontribuoj en diversaj fakoj de la islamaj sciencoj donis al li la surnomon Viviganto de la Religio kaj La Plej Doktoro.[1] Probable li estis la plej influa en la historio de islama mistikismo.
Li estis konsiderata kiel Muĝadido (plinoviganto) de la 7-a jarcento de la Islama kalendaro.
Ibn Arabi restis nekonata en Okcidento ĝis la 19-a jarcento. Nur studoj de Henry Corbin (1958) kaj Toshihiko Izutsu (1966) kaŭzis, ke oni lin agnoskis ĉiuflanka kaj tre originala pensisto, kiu enportis al filozofio grandan kontribuon.
Fontoj
Prilaboraĵoj