Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Plzeň-nordo. Pri parto de municipo Kostomlaty pod Milešovkou temas artikolo Hlince (Kostomlaty pod Milešovkou).
Konsisto de la municipo estas ankaŭ domaro Ptyč, la tn. muelejo de Lejsek-Kožíšek sur Berounka kun malgranda akva elektrejo, kaj domaro Dolany, en kiu estas kelke da domoj kaj preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. La vilaĝo situas sur la norda rando de naturparko Hřešihlavská kaj ĝi najbaras kun vilaĝoj Studená kaj Holovousy. En Arbaro de Hlince okcidente de la vilaĝo estas lokoj kun multe da formikejoj de arbara formiko.