Helga DREHER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1944 en Neustadt an der Orla)[1] estas germana (eksa) pedagogino kaj verkistino metanta fokuson je Vajmaro.
Post studo de germanistiko kaj anglistiko ĉe la Universitato de Jena ŝi deĵoris dum kvarona jarcento kiel instruistino de la angla lingvo kaj fakkonsilistino en Hermsdorf. Post Turniĝo ŝi laboris en Bad Berka ĉe "Thüringer Institut für Lehrerfortbildung" (ThILLM; pluklerigejo por instruistoj) kie ŝi responsis ekz. pri novaj horartabuloj kaj eldonoj pri instruadevoluigo kaj didaktiko por la fako de angla lingvo.[2] Post transloĝiĝo Vajmaron (2003) ŝi ekverkistis. Multaj ŝiaj verkoj havas rilaton al Vajmaro.
Ĉe Torhaus (2010) Dreher prezentis iel alproprigon de la urbo de la klasikuloj al si mem, sub la identeco de la tridekjaraĝulino Alma. Alma, kiu heredis domon en Vajmaro, do rakontigas diversajn vajmaranojn pri si kaj la pasigo de la ĵuse lastapasintaj jaroj - kaj ĉio fone estas kun la celo de fikcia restaŭrado de la pordegejo ĉe Erfurter Straße.[3] La skribostilo de ŝia una verko taksatas de legintoj rava kaj flua.[4][5]
Ĉe Frauenplan temas pri krimliteraturo: la fratinoj Alex kaj Nadja volas ĝui trankvilan semajnfinon en Vajmaro. Sed multo neatendita intervenas kaj kun aliaj amikinoj ili decidas meti sin sur la persekuto de krimfarinto. Kelkaj sciencoj aludas al la garnizono de Ruĝa Armeo en najbara Nohra.[6]
Dreher kombinas memorojn de klasika Vajmaro kaj de unuopaj travivaĵoj. Humuro, vivoĝojo engaĝiĝo kaj amikiĝo helpas mastri eĉ la plej komplikajn situaciojn.