Harra estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia landoTuringio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de tiam nove kreita komunumo Rosenthal am Rennsteig. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 828 loĝantojn. Ĝis la fino de 2018 ĝi apartenis al komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saale-Rennsteig. La loĝloko situas borde de la rivero Saale. De ĉi tie la rivero estas barite larĝigita kaj dum la sekvaj 20 kilometroj norden la rivera vojo nomiĝas akvobaraĵo Bleiloch [BLAJloĥ].
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).