Harar | |||
---|---|---|---|
urbo urbego urba areo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 129 000 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 19′ N, 42° 8′ O (mapo)9.311111111111142.127777777778Koordinatoj: 9° 19′ N, 42° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 885 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Harar [+] | |||
Harar estas urbo en Etiopio. Ĝi havas ĉirkaŭ 135 000 loĝantojn, ĉefe islamanojn. En la urbo troviĝas 99 moskeoj laŭ la nombro de nomoj de Alaho. Tial Harar estas sankta urbo al islamanoj, kiuj estas preskaŭ senescepte sunaismanoj. Ĝi estas konsiderata la kvara plej grava urbo post Mekao, Medino kaj Jerusalemo. Longtempe la aliro de la "orienta Timbuktuo" estis malpermesitaj al ne-islamanaj eŭropanoj. Ankoraŭ en 1886 itala misiejo estis detruita.
Unu el la plej famaj naskiĝintoj en Harar estas la klerulo Abdullah Al-Harari.
Harar estis de sia fondiĝo en la 7-a jarcento islama. Jam en 615 veturis al la urbo anoj de Mohamedo dum unua heĝiro el Mekao al Etiopio. La tiel nomata unua heĝiro de Mohamedo al Medino en 622 estis do fakte la dua eliro.
La 12-an de julio 2006 UNESKO aldonis la urbon al la listo de monda kulturheredaĵo. La decidon kaŭzis la monumento kaj la unueca kvalito de loĝdomoj, kiuj estas miksaĵo el tradiciaj islamaj konstrumaniero kaj domoj de hindaj enmigrintoj el la malfrua 19-a jarcento.
9° 18' norde, 42° 08' oriente Mapo