Gusau | |||
---|---|---|---|
local government area of Nigeria (en) urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 880 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 383 162 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 10′ N, 6° 40′ O (mapo)12.1666666666676.6666666666667Koordinatoj: 12° 10′ N, 6° 40′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 3364 km² ( 336 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Gusau estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato Zamfara en Niĝerio.
Gusau situas sur montetaro laŭ rivero Sokoto en la nordokcidenta sekcio de la lando.
Gusau kreskis post alveno de la fervojo en 1927. Ŝario estis deklarita en la grandurbo en 1999 fare de la guberniestro. Nuntempe joruboj, fulboj kaj igboj vivas en Gusau.
Gusau estas centro de agrikultura regiono, kie oni kultivas kotonojn, tabakojn kaj arakidojn. En la urbo muelejoj por oleoj funkcias, krome oni okupiĝas pri teksaĵoj.
Gusau situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 13 kaj 39 °C. Jare pluvas pli, ol 700 mm.
El Gusau ĉefvojoj kuras al Sokoto kaj Zaria. Estas malpli grava vojo norden. Trajno venas el Zaria.