Guarino de Verono (1374-1460) | |||||
---|---|---|---|---|---|
humanista italicus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | decembro 1374 en Verono, Italio | ||||
Morto | 14-a de decembro 1460 en Ferrara, Italio | ||||
Lingvoj | itala • renesanca latino • latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ferrara | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Battista Guarino (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto humanisto universitata instruisto tradukisto filozofo skribisto vd | ||||
Laborkampo | Humanismo kaj translations from Greek (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guarino Veronese (1374-1460) (naskiĝis en Verono, en la decembro 1374 - mortis en Ferrara, en la 14-a de decembro 1460) estis itala humanisto de la 15-a jarcento. Li pioniris en la studado de la greka lingvo dum la unuaj tempoj de la Renesanco, lingvo kiun li lernis gvidita de Manuelo Krizolora (1355-1415)[1] dum kvin jaroj.
Li estis lernanto de Johano de Raveno, en Padovo. En 1429, li lasis tiun urbon pro la pesto, kaj Niccolò Niccoli (1365-1437)[2] lin invitis kiel mentoro de sia filo Leonello d'Este (1407-1441)[3] en Ferrara. En oktobro 1442, li fondis lernejon, kiu estis parto de la Universitato de Ferrara.
Inter Guarino kaj Poggio Bracciolini okazis polemiko pri la komparaj meritoj inter Julio Cezaro kaj Skipio Afrika. En 1435, Poggio, per letero al Scipione Mainenti[4], laŭdegas la meritojn de Skipio Afrika, la venkinto de Hanibal Barka. Guarino reciprokis per letero al Leonelo d'Este, sekvita de nova letero de Poggio - ĉifoje adresita al Francesco Barbaro titolita Defensio de praestentia Cesaris et Scipionis.
Guarino, kiel klerulo, eltradukis sennombrajn verkojn el la greka kaj latina lingvoj, ĉefe de Plutarko kaj preskaŭ ĉiuj verkoj de Strabono. Unu lia disĉiplo estis Francesco Griffolini.