Granda Bonaero | ||
---|---|---|
Metropola regiono | ||
aglomeraĵo [+] | ||
Lando | Argentino | |
- koordinatoj | 35° S, 58° U (mapo)-34.6083-58.3719Koordinatoj: 35° S, 58° U (mapo) | |
Loĝantaro | 13 641 973 [+] (2010) | |
Granda Bonaero | ||
Vikimedia Komunejo: Greater Buenos Aires [+] | ||
Granda Bonaero | |||||
---|---|---|---|---|---|
aglomeraĵo | |||||
Lando(j) | Argentino vd | ||||
Situo | Argentino | ||||
| |||||
La Granda Bonaero (GBA) estas la generala nomo uzita por aludi al la urbego de Argentino kiu enhavas la Aŭtonoman Urbon Bonaero kaj ties kunurbejon ĉe la Provinco de Bonaero,[1] sen konstitui are administran unuon. Ĝi etendas al ĉiuj eblaj direktoj nome (Nordo, Okcidento kaj Sudo; oriente ne eblas pro la Rivero Plata). La Metropolita Areo Bonaero, posedas karakterojn tre distingajn, ĉar are komponiĝas de ampleksaj zonoj loĝejaj de altaj, mezaltaj kaj malaltaj sociaj klasoj.
Aliflanke, la Granda Bonaero, iĝis unu el la industriaj kaj ekonomiaj areoj plej aktivaj kaj konkurencaj kiujn havas Argentino kaj Sudameriko. La MEP de la urbego egalige al usonaj dolaroj estus de 362.000 milionoj de dolaroj[2] (2008), egalece al enlandaj ekonomioj de Venezuelo aŭ Svedio[3] kaj tiele ĝi estus en la 31a rango tiujare en la monda klasigo.
Kun la urbo Bonaero, argentina ĉefurbo, ĝi formas megalopolon, kiu estas la dua aglomeraĵo plej loĝata de Sudameriko kaj de la suda hemisfero, la tria de Latinameriko, kaj la kvara de Ameriko, nome unu el 20 plej grandaj de la tuta mondo.
La Granda Bonaero estas integrita de du grandaj zonoj: la Urbo Bonaero propre dirite kaj la bonaera kunurnaĵo, integrita tiu siavice de diversaj Partioj de la Provinco Bonaero.
La Región Metropolitana de Buenos Aires (RMBA) (Metropola Regiono Bonaero) estas la geografia areo kiu enhavas la jenajn administrajn dividojn sur areo de 13.975 km²: