Giovanni Papini | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1881 en Florenco | ||||
Morto | 8-an de julio 1956 (75-jaraĝa) en Florenco | ||||
Mortis per | amiotrofa lateralsklerozo vd | ||||
Tombo | Cimitero delle Porte Sante vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • ĵurnalisto • verkisto • literaturkritikisto • biografo • sciencfikcia verkisto • filozofo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giovanni Papini (9a de januaro 1881 - 8a de julio 1956)[1] estis itala ĵurnalisto, eseisto, literatura kritikisto, poeto, kaj romanisto.
Li edukiĝis en kontraŭreligia etoso patra. Dekomence li havis la neeblan planon verki enciklopedion kien ĉiuj kulturoj estu resumitaj.
Li studis en la Instituto di Studi Superiori (1900–2), kaj instruis unu jaron en angl-itala lernejo kaj poste estis bibliotekisto ĉe la Muzeo de Antropologio el 1902 al 1904.[2] La literatura vivo allogis Papini, kiu en 1903 fondis la gazeton Il Leonardo, al kiu li kontribuis per artikolojn verkitajn sub la pseŭdonimo "Gian Falco."[3] Liaj kunlaborantoj estis Giuseppe Prezzolini, Borgese, Vailati, Costetti kaj Calderoni.[4] Pere de la Leonardo Papini kaj liaj kontribuantoj enkondukis en Italion gravajn pensulojn kiaj Kierkegaard, Peirce, Nietzsche, Santayana kaj Poincaré. Li poste aliris la stabanaron de Il Regno,[5] nome naciisma publikaĵo redaktorita de Enrico Corradini, kiu formis la Associazione Nazionalistica Italiana, por subteni la koloniisman etendismon de sia lando.
Papini renkontiĝis kun William James kaj Henri Bergson, kiuj ege influis siajn komencajn verkojn.[6] Li ekpublikigis rakontojn kaj eseojn: en 1906, Il Tragico Quotidiano ("La tragika ĉiutagaĵo"), en 1907 Il Pilota Cieco ("La blinda piloto") kaj Il Crepuscolo dei Filosofi ("La krepusko de la filozofoj"). Tiu lasta konstituis polemikon kun stablitaj kaj diversaj intelektuloj, kiaj Immanuel Kant, Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Auguste Comte, Herbert Spencer, Arthur Schopenhauer, kaj Friedrich Nietzsche. Papini deklaris la morton de la filozofoj kaj la detruon de la pensaro mem. Li iome flirtis kun Futurismo[7][8] kaj aliaj violentaj kaj liberecaj formoj de Modernismo[9] (Papini estas rolulo en kelkaj poemoj de la periodo verkitaj de Mina Loy).[10]