Georgo K. Davidov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1878 (145-jaraĝa) en Armavir |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 4337 |
Georgo Karpoviĉ DAVIDOV (naskiĝis 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazio)) estis rusia esperantisto, armeno.
Al Esperanto li aliĝis en 1892. En 1903 li venis al Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj sigelmarkojn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj.
Plej konata li estas pro sia unika Esperanto-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri Esperanto. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de Davidov. La biblioteko de Davidov mem perdiĝis post la oktobra revolucio en la frua epoko de Sovetunio.
Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.