Franz Grillparzer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Franz Grillparzer | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1791 en Vieno | ||||
Morto | 21-an de januaro 1872 (81-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Kamillo Grillparzer vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • dramaturgo • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
Aktiva dum | 1811–1872 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Franz GRILLPARZER [franc GRILparcer] (naskiĝis la 15-an de januaro 1791 en Vieno, mortis la 21-an de januaro 1872 samloke) estis aŭstria dramverkisto.
Kiel reprezentanto de diferenca psikologia realismo, li apartenas al pli gravaj figuroj de la literaturo de la 19-a jarcento. Liaj fatalaj kaj historiaj tragedioj apartenas al la majstroverkoj de la aŭstraj dramoj.
Grillparzer naskiĝis 1791 kiel filo de advokato kaj studis filozofion kaj jurosciencon en la Universitato de Vieno. Inter 1814 kaj 1856, li estis ŝtatoficisto, kaj estis nomata en 1818 dramverkisto de la Burgtheater en Vieno. En 1821 li renkontis Katharina Fröhlich, kun kiu poste fianĉiĝis kaj restis fianĉita sian tutan vivon. Li amikece rilatis kun Ferdinand Raimund, Adalbert Stifter kaj Ludwig van Beethoven, por kiu li faris funebran paroladon. Al vojaĝo tra Germanio en la jaro 1826, kiun li faris por eskapi la kreskantan premon de la cenzoroj sekve de la Rezolucioj de Karlsbad, li renkontis personojn, kiaj Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Johann Wolfgang von Goethe kaj Ludwig Tieck. Poste li vojaĝis ankaŭ Anglion, Francion, Grekion kaj Turkion.
En la Urbodoma parko en Vieno staras monumento de Franz Grillparzer[1]. Kaj asteroido 30933 Grillparzer estis nomita en memoro de lio.