En geometrio, figuro de Coxeter-Dynkin estas grafeo prezentanta rilatan aron de speguloj (aŭ reflektaj hiperebenoj) en spaco por kalejdoskopa konstruado de hiperpluredrokahelaro.

Kiel la grafeo mem, la figuro prezentas grupojn de Coxeter, ĉiu grafea vertico prezentas spegulon (domajnan faceton) kaj ĉiu grafeo latero prezentas la ordon de duedran angulon inter du speguloj (sur domajna kresto).

Aldone iuj el la grafeaj verticoj havas ringojn kiuj markaj aktivajn spegulojn priskribantajn la specifan unuforman hiperpluredron.

La figuro estas pruntita de la figuro de Dynkin.

Priskribo

Grupoj de Coxeter en la ebeno kun ekvivalentaj figuroj.
Supre - grupoj, meze - fundamentaj domajnoj, sube - figuroj de Coxeter-Dynkin.
Domajnaj speguloj estas markitaj kiel lateroj m1, m2, kaj tiel plu.
Verticoj estas kolorigital laŭ iliaj reflektoj ordoj:
ruĝa - ordo 2
verda - ordo 3
malhela blua - ordo 4
hela blua - ordo 6.
La prisma grupo [W2xW2] estas montrita kiel duobligo de la R3, sed povas ankaŭ kreiĝi kiel ortangulaj domajnoj de duobligo de la V3 trianguloj. La P3 estas duobligo de la V3 triangulo.
Grupoj de Coxeter en la sfero kun ekvivalentaj figuroj. Unu fundamenta domajno estas konturigita en flava.
Verticoj estas kolorigital laŭ iliaj reflektoj ordoj:
ruĝa - ordo 2
verda - ordo 3
malhela blua - ordo 4
violkolora - ordo 5.
Grupoj de Coxeter en 3-spaco kun figuroj. Spegulaj triangulaj edroj estas markitaj per kontraŭa vertico 0…3.
Lateroj estas kolorigitaj per iliaj reflektaj ordoj:
ruĝa - ordo 2
verda - ordo 3
malhela blua - ordo 4.
R4 enspacas na 1/24 de la kubo. S4 enspacas na 1/12 de la kubo. P4 enspacas na 1/6 de la kubo.


Ĉiu figuro bezonas almenaŭ unu aktivan verticon por prezenti hiperpluredron aŭ kahelaron.

La ringoj esprimas informo pri tio ĉu la generanta punkto estas sur aŭ for de la spegulo. Aparte spegulo estas aktiva (kreas reflektojn) nur se punktoj estas for de la spegulo. Aldono de la ringo signifas ke la punkto estas for de la spegulo kaj kreas reflektojn.

Lateroj estas markita kun entjeroj n (aŭ iam pli ĝenerale racionalaj nombroj p/q) prezentante duedra angulo de 180/n. Se latero estas nemarkita ĝi havas la defaŭltan valoron n=3. Se n=2 la angulo estas 90 gradoj kaj la speguloj ne interagas, kaj la latero povas esti nefarita. Du paralelaj speguloj povas esti markitaj per "∞".

Principe, n speguloj povas esti prezentitaj per plena grafeo en kiu ĉiu el n*(n-1)/2 lateroj estas desegnita. En praktiko interesaj konfiguroj de speguloj inkluzivas iun kvanton da ortoj, kaj la respektivaj lateroj povas esti nefaritaj.

Hiperpluredroj kaj kahelaroj povas esti generitaj uzanta ĉi tiujn spegulojn kaj la solan generilan punkton. Spegulaj bildoj kreas la novaj punktojn kiel reflektoj. Lateroj povas kreiĝi inter punktoj kaj spegula bildo. Edroj povas esti konstruitaj per cikloj de kritaj lateroj, kaj tiel plu

Ekzemploj

Ĝenerale ĉiu regula n-hiperpluredroj, prezentata per simbolo de Schläfli {p,q,r,…} povas havi fundamentan domajnon prezentitan per aro de n speguloj kaj respektivan figuron de Coxeter-Dynkin de linia formo kun lateroj markitaj per p,q,r…

Finiaj grupoj de Coxeter

Familioj de konveksaj unuformaj hiperpluredroj estas difinitaj per grupoj de Coxeter.

Grupo de Coxeter Hiperpluredro Alternativaj nomoj kiel de simpla grupo de Lie
An La simplaĵa hiperpluredra familio An
Bn La familio de duonverticaj hiperkuboj, komence je n=4 per la 16-ĉelo Dn
Cn La hiperkuba hiperpluredra familio Cn
D2n La regulaj plurlateroj I1n
E6, E7, E8 La duonregulaj hiperpluredroj de Gosset E6, E7, E8
F4 La 24-ĉela plurĉela familio Sama F4
G3 La dekduedra/dudekedra pluredra familio H3
G4 La 120-ĉela/600-ĉela plurĉela familio Ankaŭ nomis H4
n A1+ B4+ C2+ D2p E6-8 F4 G2-4
1 A1=[]
2 A2=[3]
C2=[4]
D2p=[p]
G2=[5]
3 A3=[3²]
B3=A3=[30,1,1]
C3=[4,3]
G3=[5,3]
4 A4=[33]
B4=h[4,3,3]=[31,1,1]
C4=[4,3²]
E4=A4=[30,2,1]
F4=[3,4,3]
G4=[5,3,3]
5 A5=[34]
B5=h[4,33]=[32,1,1]
C5=[4,33]
E5=B5=[31,2,1]
6 A6=[35]
B6=h[4,34]=[33,1,1]
C6=[4,34]
E6=[32,2,1]
7 A7=[36]
B7=h[4,35]=[34,1,1]
C7=[4,35]
E7=[33,2,1]
8 A8=[37]
B8=h[4,36]=[35,1,1]
C8=[4,36]
E8=[34,2,1]
9 A9=[38]
B9=h[4,37]=[36,1,1]
C9=[4,37]

Notoj:

Nefiniaj grupoj de Coxeter

Familioj de konveksaj unuformaj kahelaroj de n-1 dimensia spaco estas difinitaj per grupoj de Coxeter:

Grupo de Coxeter Kahelaro / priskribo Alternativaj nomoj kiel de simpla grupo de Lie
Pn Cikla grupo ~An-1
Qn ~Dn-1
Rn La hiperkuba {4,3,....} regula kahelara familio. ~Bn-1
Sn La alternita hiperkuba kahelara familio. ~Cn-1
T7, T8, T9, T10 La kahelaroj de Gosset. T10 ekzistas en hiperbola spaco. ~E6, ~E7, ~E8, ~E9
U5 La 24-ĉela {3,4,3,3} regula kahelaro. ~F4
V3 La seslatera kahelaro. ~H2
W2 Du paralelaj speguloj ~I1
n P3+ Q5+ R3+ S4+ T7-9 U5 V3 W2
2 W2=[∞]
3 P3=h[6,3]
R3=[4,4]
V3=[6,3]
4 P4=q[4,3,4]
R4=[4,3,4]
S4=h[4,3,4]
5 P5
Q5=q[4,3²,4]
R5=[4,3²,4]
S5=h[4,3²,4]
U5=[3,4,3,3]
6 P6
Q6=q[4,33,4]
R6=[4,33,4]
S6=h[4,33,4]
7 P7
Q7=q[4,34,4]
R7=[4,34,4]
S7=h[4,34,4]
T7=[32,2,2]
8 P8
Q8=q[4,35,4]
R8=[4,35,4]
S8=h[4,35,4]
T8=[33,3,1]
9 P9
Q9=q[4,36,4]
R9=[4,36,4]
S9=h[4,36,4]
T9=[35,2,1]
10 P10
Q10=q[4,37,4]
R10=[4,37,4]
S10=h[4,37,4]
T10=[36,2,1]

Notoj:

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj