Fakus | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 44′ N, 31° 48′ O (mapo)30.73333333333331.8Koordinatoj: 30° 44′ N, 31° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Faqqus [+] | |||
Fakus, laŭ egipta arabe فاقوس estas urbego en Provinco Ŝarkija en Malsupra Egiptio, en Nildelto, en Egiptio.
En Fakus loĝis 107 819 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Fakus troviĝas sur ebenaĵo 13 metrojn super la marnivelo. Abu Kebir troviĝas 13, provinca sidejo Zagazigo 33, Bilbejs 42, Ismailio 47, Port Saido 75, ĉefurbo Kairo 94, Suezo 107, Aleksandrio 189, Asuano 746 kilometrojn (aere) [1].
Fakus estas identa kun la antikva urbo Phakusa (malnovgreke: Φάκουσα), kiu estis la sidejo de la iama Arabio. Laŭ la araba tradicio la loknomo aperis dum regado de en:Ahmose I, kiu kolektis armilojn ironte al milito. Fakus estis la nura komunumo, kiu povis liveri 2000 pafarkojn (arabe الفاقوص (lafakus) por la milito. Poste la nomo estis transformita al Fakus.
Fakus estas agrikultura centro. La industrio produktas nutraĵojn, lignaĵojn, teksaĵojn, paperojn kaj konstrumaterialojn.
Bilbejs situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas 25 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.
Fakus havas 3 fervojajn lokajn liniojn, krome trairajn ĉefvojojn kaj solan flankovojon.