Faco estas ebena parto de la surfaco de iu objekto, ekzemple la faco de martelo.

En geometrio, faco (aŭ edro) de solido estas ebena surfaco ĝin limanta. Kiam ĉiuj surfacoj limantaj la solidon estas ebenaj, la solido nomiĝas pluredro. En Esperanto, la sufikso "edro" foje iĝas memstara vorto kun la signifo de faco.

Laŭ Francisko Azorín faco estas Antaŭaĵo de io.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina facies (faco, vizaĝo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj faceto, por malgranda faco, ofte glata kiel rezultanta pro tranĉado de solido per ebeno; faceti, por fari facetojn sur io; surfaco, por limo, kiu apartigas korpon de la spaco ekster, lokaro de sinsekvaj pozicioj de linio (naskanto), gvidita de aliaj linioj (direktantoj); facebena, facrevolua, facmalebena, facduaorda aŭ kvadrikoj.[2]

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.